Pingo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Pingo
Remove ads

Pingo (inuktitute por monteto, graveda virino) estas izolite situantaj, ofte rondaj terebenaĵoj (montetoj, holmoj) en areo de la ĉiamfrosto. La geologia fakesprimo estas hidrolakolito.

Thumb
Pingoj en proksimo de Tuktoyaktuk, Nordokcidentaj Teritorioj, Kanado

Priskribo

La pingo konsistas el interna glacikerno, kiu daŭre dikiĝas, grandiĝas helpe de la enfiltranta akvo. La kreskanta glacikerno altigas la kovrantan teron. La glacikerno havas vertikalan kreskon de 0,2m po jaro, sed tio dependas de la lokaj klimataj kondiĉoj. La pingoj somere povas parte degeli kaj tiel formiĝas interpingaj lagetoj, kanaletoj. Iamaj, kunfalantaj pingoj montras iaman pli malvarman klimatan periodon.

Pingoj videblas en ĉiamfrostaj regionoj de norda Ameriko, norda Siberio, norda Uralo, sur Grenlando, en Antarkto, en Alasko kaj en Spicbergoj.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads