Pipro

frukto de piprarbusto From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Pipro estas la sekigitaj kaj eventuale pulvorigitaj fruktoj de piproarbusto, tio estas, liano aŭ grimpa arbusto de genro pipero (precipe nigra pipero). Ĝi havas pikan guston kaj uziĝas kiel spicaĵo.[1]

Specoj

Thumb
Piproberoj nigraj, verdaj, blankaj, kaj rozaj (t.e. de brazila piproarbo)
Thumb
Grapoloj de nigraj piprofruktoj
Thumb
Deproksima foto de sekigita piprobero

Pipro kreskas sur pipera liano. Aliaj spicoj foje nomiĝas pipro pro aspekto simila al tiu de vera pipro, sed fontas de tre malsimilaj plantoj.

Piper nigrum

La nigra pipero (Piper nigrum) produktas, laŭ la kresketapo en kiu ĝi rikoltiĝas kaj la maniero laŭ kiu ĝi prepariĝas, verdan, nigran, ruĝan, blankan aŭ grizan pipron.

  • Verda pipro estas produktata per konservado de nematuraj fruktoj per metodo kiu konservas ilian veran koloron, ekzemple peklakvo, liofilizado aŭ salo[2]. En iuj kuirartoj, ekzemple taja kuirarto kaj tamila kuirarto, oni uzas freŝajn verdajn piproberojn sen konserva trakto. Ties gusto estas priskribita kiel "spica kaj freŝa", kun "hela aromo".[3] Ili rapide putras kaj tial estas maltaŭgaj por eksporta sendado.
  • Nigra pipro estas produktata el preskaŭ maturaj beroj fermentigitaj kaj sekigitaj.[2]. Oni mallonge kuiras la berojn en varmega akvo por purigi ilin kaj pretigi ilin por sekigo.[4] La varmo disrompas ĉelmurojn, rapidigante la efikon de brunigaj enzimoj dum sekigo.[4] Oni sekigas la drupojn sune aŭ maŝine dum kelkaj tagoj, en kiuj la ŝelo ĉirkaŭ la semo malampleksiĝas kaj malheliĝas ĝis ĝi fariĝas maldika, sulka, nigra tavolo. La sekigita frukto nomiĝas nigra piprobero. En iuj bienoj oni la berojn plukas mane kaj sekigas sub la suno sen boligo.[5]
  • Ruĝa pipro estas plene maturaj piproberoj[2], kutime konservitaj en peklakvo kaj vinagro. Oni ankaŭ povas sekigi maturajn ruĝajn piproperojn per la samaj kolorkonservaj teknikoj, per kiuj oni produktas verdan pipron.[6]
  • Blanka pipro estas farita el maturaj (ruĝaj) aŭ preskaŭ maturaj (nigraj) beroj senigitaj je ĉirkaŭfrukto[2]. Oni faras tion per procezo nomata ruado, en kiu oni enakvigas tute maturajn ruĝajn piproberojn dum proksimume semajno ĝis la ĉirkaŭfrukto moliĝas kaj malkomponiĝas; poste oni forfrotas la restaĵojn de la ĉirkaŭfrukto kaj sekigas la nudan semon. Foje oni forigas la ĉirkaŭan tavolon de la semo per aliaj mekanikaj, kemiaj, aŭ biologiaj metodoj.[7] Muelita blanka pipro estas ofte uzata en ĉina, taja, kaj portugala kuirarto.
  • Griza pipro estas muelita nigra pipro. Tial ĝi estas havebla nur pulvore. La mikso de la nigra ĉirkaŭfrukto kaj la blanka kerno donas la karakteran grizan koloron.

Aliaj piperoj

La longa pipero produktas pipron tre ofte uzitan dum la Antikva kaj Meza Epokoj, sed nuntempe preskaŭ forgesitan. La frukto konsistas el tre malgrandaj grajnoj. La gusto estas pli varma, iom sukera, kaj malpli forta ol tiu de nigra pipro, kaj simila al la gusto de cinamo. Ĝi estas unu el la ingrediencoj de ras el hanut.

La kubebo, ofte kultivata en Javo, produktas javan pipron, rondan grajnon kun vosteto.

La sovaĝa specio Piper borbonense produktas pipron Voatsiperifery, vostohavan pipron kun intensa, tranĉa gusto.

Piper angustifolium[8] estas sudamerika specio kun medicinaj utiloj, uzata de la ŝipibaj indiĝenoj kontraŭ infektaj malsanoj [9].

Falsaj piproj

Iuj plantoj havas aromajn berojn similaspektajn kun vera pipro kaj tial ricevas la saman nomon. Tamen, la botanikaj kaj gustaj ecoj de tiuj plantoj estas malsamaj de vera pipro[10].

  • Siĉuan-pipro (Zanthoxylum piperitum) venas de dorna ĉina rutaco.
  • Roza pipro aŭ brazila pipro (Schinus terebinthifolius) venas de granda brazila arbo.
  • Kajena pipro estas speco de kapsiko.
  • Melegeta pipro (Aframomum melegueta) venas de la paradizgrajno, frukto de tropika planto.
Remove ads

Produktado kaj komerco

Pliaj informoj Lando, Produktado (tunoj) ...

En 2020 Vjetnamujo estis la plej granda produktanto kaj eksportanto de nigraj piproberoj, produktanta 270 192 tunojn, t.e. 36% de la monda totalo (tabelo).[11] Aliaj grandaj produktantoj estas Brazilo, Indonezio, Barato, Srilanko, Ĉinujo, kaj Malajzio. La tutmonda produktado varias de jaro al jaro pro variado de agrikultura mastrumado, malsanoj, kaj vetero.[12] Piproberoj estas inter la plej komercataj spicoj de la mondo, sumante 20% de ĉiuj importataj spicoj.[13]

Ĉefaj devennomoj

Thumb
Saravaka nigra pipro.

Nigra pipro estas ŝatata de frandemuloj[14]. La tiel nomataj "devenaj" nigraj piproj estas la plej estimataj[15] :

  • La Malabar MG1, origina de la Malabara Marbordo en Barato. La grado MG1 estas la plej alta kvalito de Malabaro.
  • La Kappad de Keralo en Barato.
  • La Tellicherry TGSEB (grado Tellicherry Garbled Special Extra Bold), origina de la Malabara Marbordo. Ekzistas du gradoj en Tellicherry : TGEB kaj TGSEB.
  • La Sri Lanka G1, origina de Srilanko, pipro unika kaj malsimila de la malabaraj.
  • La Kampot, de suda Kamboĝo, la unua kiu akiris PGI (Protektitan Geografian Indikon) samtempe kun la pipro de Penja en Kameruno. Ĝi ankaŭ estas la sola establita komerca fonto de ruĝa pipro kun Puduĉeri, en suda Barato[16]
  • La Phu-Quoc, de la tiunoma insulo en sudokcidenta Vjetnamujo.
  • La Lampong, origina de suda Sumatro en Indonezio, tre forta nigra pipro.
  • La Muntok, estimata blanka pipro, de la insulo Bangka, en sudorienta Sumatro, en Indonezio.
  • La Sarawak Naturally Clean, origina de la malajzia parto de la insulo Bornéo.
  • La Penja de Kameruno, blanka pipro.
  • La Voatsiperifery de Madagaskaro.
Remove ads

Vidu ankaŭ

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads