Pirogo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Pirogo
Remove ads

Pirogo estas simpla tradicia boato. Pirogo estas trunkoboato, kies flankoj estis plialtigitaj per aldonitaj bretoj. Tiaj boatoj ekzistis kaj daŭre ekzistas en la plej diversaj partoj de la mondo.

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri boato. Por informoj pri manĝaĵo, vidu la artikolon Pirogo (kulinario).
Thumb
Pirogo sur la Niĝero en Malio
Pirogoj en (rivero kaj ŝtato) Niĝero

Etimologio

Thumb
Pirogo en Madagaskaro.

La vorto pirogo devenas de la franca pirogue [pirog'], kiu devenas de la hispan-kariba piragua.

Uzo

Famaj estas ĉefe grandaj militpirogoj de la sudmaraj insulanoj, kiuj transportis ĝis 40 batalantojn kaj estis antaŭenpuŝitaj per korformaj pagajoj.

Per pirogoj homoj vojaĝis longdistance. Tiel oni supozas, ke Madagaskaron atingis setlantoj per pirogoj el Indonezio kaj Borneo antaŭ ĉirkaŭ 2000 jaroj.

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads