Placo Garegin Nĵdeh

From Wikipedia, the free encyclopedia

Placo Garegin Nĵdeh
Remove ads

Placo Garegin Nĵdeh (armene Գարեգին Նժդեհի Հրապարակ, Garegin Nĵdehi hraparak), antaŭe Placo Suren Spandarjan (armene Սուրեն Սպանդարյանի հրապարակ, Suren Spandarjani hraparak), estas la dua plej granda placo en la urbo Erevano, Armenio. Ĝi situas en la distrikto Ŝengavit, sude de la urbocentro. La placo estas intersekcita per la sekvaj stratoj: Garegin Nĵdeh, Manandian, Jeghbajrutjan kaj Bagratuniac. La placo estis oficiale malfermita la 30-an de aprilo 1959.

Rapidaj faktoj [+], Lando ...
Thumb
Supra vido de la placo.

La statuo de la bolŝevika estro Suren Spandarjan staras sur la placo ekde 1990. La placo estis alinomita laŭ la armena popola heroo Garegin Nĵdeh la 25-an de majo 1991. [1]

La metrostacio de la placo Garegin Nĵdeh kaj la halo "Metro-Teatro" situas sub la placo. [2]

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads