Plafono (arkitekturo)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Plafono (arkitekturo)
Remove ads

Plafono estas en la arkitekturo (preskaŭ ĉiam) horizonta konstruaĵoparto, kiu limigas ĉambron supre. Laŭ Francisko Azorín plafono estas Horizontala aŭ kurba surfaco formanta la supran internan parion de ĉambro, galerio, k.c.[1] Li indikas etimologion el la latina planus fundus (plata fono). Kaj li aldonas terminojn por tipoj de plafono: nome plata, trogoforma, panelita, pentrita. ligna.[2]

Thumb
Streĉita plafono
Thumb
Thumb
Thumb
Thumb
Rekonstruaĵo de Roma pendentiva plafono en Imperia palaco de la jaro 306 en Treviro.
Thumb
Plafono en la halo de la stacidomo de Groningo
Thumb
Plafono de kasonaro de la palazzo Vecchio en Florenco.
Thumb
Thumb
Remove ads

Priskribo

Plafono devas plukonduki ŝarĝojn al la apogantaj konstruaĵopartoj kiel murojapogiloj kaj krome ofte ankaŭ plenumi funkciojn kiel protekto kontraŭ vetero (tegmentplafono), malvarmo respektive varmego (varmoprotektado), bruo (sonprotektado) kaj fajro (incendiprotektado), eventuale ankaŭ protekto kontraŭ venenaj aŭ sandamaĝantaj substancoj aŭ eksplodoj (bunkroplafono).

La elekto de la konstrumaniero kaj de la uzotaj materialoj dependas de la supre menciitaj postuloj kaj de la apogdistanco de la plafono. La plej ofte uzataj estas:

  • ligno, precipe en la loĝejkonstruado kiel lignotraba plafono
  • naturŝtono, muraĵo, ekzemple kiel volbaĵoplafono
  • ŝtaloaluminio, ekzemple en la industrikonstruado kiel trapeclada plafono
  • betono, ŝtalbetonoprestreĉita betono, ekzemple kiel ebena plafono, parte prefarita plafono
  • kombino de materialoj, ekzemple ŝtaltrabo-brika plafono (germanlingve Kappendecke), ŝtalligita plafono, hurdisplafono
Remove ads

Vidu ankaŭ

Notoj

Literaturo

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads