Plejadoj

malfermita stelamaso en konstelacio Taŭro From Wikipedia, the free encyclopedia

Plejadoj
Remove ads

La Plejadoj (ankaŭ konata kiel M45 aŭ la Sep Fratinoj) estas malfermita stelamaso en la konstelacio Taŭro. Ĝi estas unu el la plej apudaj stelamasoj al la Tero, kaj estas videbla per nuda okulo.

Thumb
La stelamaso de la Plejadoj

Ĝi estas je 440 lumjaroj disde nia sunsistemo kaj entenas pli da 3 000 stelojn, el kiuj naŭ videblas nudokule (dum klarega nokto kaj per akra vidkapablo). Ĝi etendiĝas angule sur 2°, tio estas kvarobla de la angula diametro de la Luno.

En la greka mitologio: Plejadoj estis la sep filinoj de Atlaso kaj Plejona, kiuj donis ilian nomon al la sep ĉefaj steloj de ĉi-tiu stelamaso: AsteropaSteropa, Meropa, Elektra, Maja, Taigeta, Celena kaj Alciona. Ilia magnitudo estas inter 2,86 kaj 5,44. Asteropa estas duobla stelo.

La taksita aĝo de la amaso estas 100 milionoj da jaroj. Pro ĝia malforta denso oni taksas, ke ĝi disiĝos post 250 milionoj da jaroj.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads