Plumbobuteo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Plumbobuteo
Remove ads

La Plumbobuteo (Leucopternis plumbeus) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj genro de Leucopternis kiuj estas ĝenerale blankaj aŭ blankecaj buteagloj.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Ĝi troviĝas en Kolombio, Ekvadoro, Panamo, kaj Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Temas pri tre malhelgriza (plumbogriza) specio kio nomigas ĝin laŭ la komuna nomo kaj laŭ la latina scienca nomo. En la malhelgriza vosto kontrastas blanka bendo kaj en la vizaĝo tre helflavaj vaksaĵoj kaj komisuroj. La ventro estas blanka nigre strieca kaj la kruroj estas helflavaj kun nigraj ungoj.

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads