Politburoo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Politburoo estas mallongigo de la Politika buroo de Centra Komitato kaj estas nomo de plej alta politika gvida organizo de plejmulto de komunistaj partioj, vera pova centro de la kompartioj. De 1952 ĝis 1966, ĝia nomo estis en la Sovetunio Prezido kaj de julio 1965 ĝis decembro 1989 en Rumanio Politika Afergvida Komitato. Iliaj membroj (inter 5 kaj 40) estis elektitaj de la Centra Komitato (CK) de la kompartio. Ĝenerale en ĝi membris la sekretario de la CK, regionaj partiaj gvidantoj kaj registaraj reprezentantoj kiaj ĉefministro, ministroj. Ekzistas plenrajtaj membroj kaj nebalotrajtaj kandidatoj, kiuj povas partopreni ties kunsidojn.
Formale, ĝin elektis kaj kontrolis la CK, sed vere, CK laboris laŭ decidoj de la politburoo.
Remove ads
Vidu ankaŭ
- komitato
- plenuma povo
- Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio
- Politika Buroo de Komunista Partio de Ĉinio
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads