Poprad

urbo de Slovakio From Wikipedia, the free encyclopedia

Popradmap
Remove ads

Poprad, hungare Poprád, germane Deutschendorf estas urbo en Slovakio kun ĉirkaŭ 55.000 loĝantoj (2003). Ĝi estas la ĉefa urbo de distrikto Poprad. La urbo situas ĉe samnoma rivero.

Ĉi tiu artikolo temas pri urbo. Por samnoma rivero rigardu la paĝon Poprad (rivero). Por distrikto legu la artikolon Distrikto Poprad. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Poprad (apartigilo).
Thumb
Rapidaj faktoj Lando, Regiono ...

Poprad estas trafika ligejo, kie kunvenas gravaj ter- kaj fervojoj. Ĝi posedas internacian flughavenon (IATA: TAT), kiu nomiĝas "Tatry-Poprad" kaj per supermara alto de 718 metroj estas la plej alta internacia flughaveno de Eŭropo.

Turisme Poprad estas alirloko por la Altaj Tatroj kaj la Slovaka Paradizo.

Thumb
Vido al Tatroj el Poprad
Remove ads

Historio

Béla la 4-a (Hungario) setligis tie germanojn. La unua mencio devenis el 1244 en formo Theutonicalis, poste en 1256 Poprad. En 1412 Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) hipotekis 16 urbojn al Pollando ĝis 1772. La 16 hipotekitaj urboj hungare, poste slovake (la nuntempaj slovakaj loknomoj jam ne ĉiuj estas urboj):

DurándFelkaGnézdaIgló
LeibicÓlublóMateócMénhárd
NagyőrPodolinPoprádRuszkin
SzepesbélaSzepesolasziSzepesszombatSzepesváralja
TvarožnáVeľkáHniezdneSpišská Nová Ves
ĽubicaStará ĽubovňaMatejovceVrbov
StrážkyPodolínecPopradRuskinovce
Spišská BeláSpišské VlachySpišská SobotaSpišské Podhradie

Fine de la 19-a jarcento estis konstruita granda rondirado de fervojo, kiu ligis urbojn Budapeŝto-Miskolc-Košice-Poprad-Liptovský Mikuláš-Martin-Žilina-Trnava-Bratislava-Vác-Budapeŝto. En 1910 en la urbo loĝis 2283 da homoj (818 germanoj, 758 slovakoj, 689 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo estis konsilantrajta urbo en Szepes, poste ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. En 1946 la germanoj estis deportitaj.

En 1945 kaj iom poste aliĝis proksimaj komunumoj, interalie el la 16-opo Spišská Sobota, Matejovce, Veľká. En 2001 94% de la urbanoj estis slovakoj. En la urbo oni produktas tramojn nomatajn "Tatra".

Thumb
Ĉefplaco de Poprad
Remove ads

Vidindaĵoj

Ĝemelurbo

Famuloj

Thumb
Placo en Poprad
Remove ads

Esperanto

En Poprad naskiĝis Tibor Sekelj kaj mortis Milan Zvara.

Pliaj informoj Urbaj partoj de Poprad ...
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads