Portebla dokumentformo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Portebla dokumentformo
Remove ads

PDF (angle Portable Document Format, Portebla dokumentformo ) estas dosierformo ellaborita de la firmao Adobe en 1993. PDF-dosieroj estas uzataj por prezenti dudimensiajn dokumentojn tute same en ajna aparato kun ajna ekrana distingivo. PDF estas malferma normo kaj laste pliproksimiĝis al normigo ĉe ISO kiel ISO 32000.[1][2]

Ĉi tiu artikolo estas pri dosiera formo. Pri la aliaj signifoj de la trilitera kombino vidu apartigilon PDF (apartigilo)..
Rapidaj faktoj
Rapidaj faktoj Portable Document Format ...
Thumb
Remove ads

La precipaj trajtoj

  • Ĝi estas multesistema, tio estas, oni povas ĝin vidi en pluraj operaciumoj kiel vindozo, linuksoMac OS X, konservante ĝian saman aspekton.
  • Ĝi povas enhavi tekston, bildojn kaj eĉ muzikon.
  • Ĝi estas vaste uzata en TTT por dokumentoj (apud la indiĝena formato de la reto HTML).
  • Ĝi enhavis kaj enhavas patente protektitajn teknologiojn kiel ekzemple LZW-84 (patento jam eksvalidiĝis, krom tio eblis uzi alternativan algoritmon "Deflate"), kaj JPEG-2000 (sed eblas uzi alian bildkompresan algoritmon kiel ekzemple JPG aŭ "filtrita Deflate" te algoritmo de bilda formato PNG)
  • Aktuale ĝi estas libera normo, kaj pluraj programoj povas labori kun ĝi (ekzemple ofica programaro kiel LibreOffice)
  • Oni povas ĉifri la dosierojn por protekti ilin kontraŭ ŝanĝoj, presado aŭ kopiado (DRM).
Remove ads

Historio

Ĝi debutis en 1993 per Acrobat 1. Ĝi[klarigu] komence estis pagenda, sed pli poste oni disŝutis ĝin[klarigu] senkoste.

Vidu ankaŭ

  • PDF.js estas JavaSkripta programaro por traduki el PDF en HTMLon kaj uzi la rezulton per TTT-legilo.

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads