Portlando (Oregono)
urbo en Oregono, Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Portlando (angle Portland) estas la plej granda urbo en la usona ŝtato Oregono kaj ĉefurbo de la Kantono Multnomah. Portland ekzistas sur ambaŭ flankoj de la rivero Willamette, sude de la loko kie ĝi konektas kun la rivero Columbia. Portland estas la 2a plej granda urbo en la Pacifiko-Nordokcidenta regiono de Usono; nur Seatlo estas pli granda en la regiono.
La rivero Willamette kuras preter la urbocentro, dum la monto Tabor (en la centro) situas ĉe la oriento de la urbo. Monto St. Helens (maldekstre) kaj monto Hood (dekstre) ankaŭ estas videblaj el multaj lokoj en la urbo

Je julio 2005, la loĝantaron oni taksis je 556 370, 3 % pli ol la kvanto 529 121 je la kalkulado de aprilo 2000. La loĝantaro de ĝia aglomeraĵo estas proksimume 2 milionoj (la 24-a plej granda en Usono).
La kromnomo de Portland estas "La Urbo de Rozoj" (angle: The City of Roses) aŭ "La Roz-urbo" ("The Rose City"). La klimato estas ideala por kreski rozojn, kaj la urbo havas multajn roz-ĝardenojn, inkluzivante ĝian plej faman, la Internacian Roz-Testan Ĝardenon (International Rose Test Garden) en la Parko Washington.
Remove ads
Historio
William Overton kaj Asa Lovejoy, migrantoj de la usona orienta marbordo, fondis la urbon je 1843. Overton vendis unu duonon de sia 640-akra (2.6 kvadrat-kilometra) sito de Lovejoy por 25 centojn, kaj poste vendis sian parton al Francis Pettygrove. Ambaŭ Pettygrove kaj Lovejoy volis nomigi la urbon laŭ siajn proprajn hejmurbojn: Pettygrove por Portland, Majno; Lovejoy por Boston, Masaĉuseco. Ili konsentis decidi la aferon per ĵeti moneron. Pettygrove venkis, kaj la urbo nomiĝis Portland.
Remove ads
Geografio kaj klimato
La aglomeraĵo de Portland lokiĝas en la valo Willamette, en la norda parto de Oregono (inkluzivante la kantonoj Multnomah, Washington, kaj Clackamas), kaj la suda parto de Vaŝingtonio (la kantono Clark). La rivero Columbia formas la bordon inter Oregon kaj Vaŝingtonio.
Ĝia klimato estas temperata. Inter 1 000 kaj 1 125 mm de pluvo falas en unu jaro. 80% de la ĉiujara pluvo okazas inter novembro kaj aprilo. Dum la somero la klimato estas plej bela kaj seka. Malofte neĝas en Portland.
Remove ads
Transporto
Portlando havas multampleksan sistemon de publika transporto. En 2008, 12,6 % de ĉiuj veturoj en Portlando estis en publika transporto.[1]
TriMet funkciigas la plimulton de la busservo kaj la tramsistemo, MAX (angle: Metropolitan Area Express). La MAX malfermiĝis en 1986 kaj nuntempe havas kvin liniojn, inkluzive de la plej nova, la Oranĝa Linio. TriMet ankaŭ funkciigas la WES Navetantan Fervojon ("WES Commuter Rail") ekde februaro 2009, kiu ligas Beaverton kaj Wilsonville.
La Urbo Portlando posedas la Portlandan Tramon ("Portland Streetcar"), kiu servas du vojojn en la urbocentro.
Vidindaĵoj
Famuloj
- Portland Trail Blazers
- En Portlando mortis Zoltán Sztáray.
Servoj
Esperanto-movado
La urbo gastigis la Universalan Kongreson en 1972, krom landajn kongresojn de ELNA en 1965 kaj 1984.
Nune, la ĉefa Esperanta organizo en Portlando estas la Esperanto-Societo de Portlando.
La 22-24-a de aŭgusto 2025, okazis la 44-a ĉiujara Nord-Okcidenta Regiona Esperanto-Konferenco en Portlando.
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads






