PowerShell
plursistema komandlinia interfaco kaj skripatada programlingvo por administrado de sistemoj kaj komputilaj retoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
PowerShell estas taska aŭtomatigilo kaj konfiguracia administrada framo de Microsoft, konsistanta de komanda-linia ŝelo kaj asociita skriptada lingvo. Komence ĝi havis nur version por Windows, tiam nomata kiel Windows PowerShell, ĝi estis poste ankaŭ farita malfermit-kodan kaj plursistema je la 18-a aŭgusto 2016 kun la enkonduko de PowerShell Core. La malnova versio estas konstruita sur .NET Framework kaj la plursistema versio sur .NET Core.
En PowerShell, administraciaj taskoj estas ĝenerale faritaj per cmdlets (prononcitaj kiel command-lets [komandlec]), kiuj estas specialigitaj .NET klasoj efektivigantaj apartan operacion. Ili laboras per aliro al datumoj en malsamaj datumaj konservejoj, kiel la dosiera sistemo aŭ registrejo, kiuj haveblas al PowerShell tra providers (provizantoj). Ekstere-liverantaj programistoj povas aldoni cmdlet-jn kaj provizantojn al PowerShell. Cmdlet-j povas esti uzataj de skriptoj kaj skriptoj povas esti pakitaj en modules (modulojn).
PowerShell inkluzivas sian propran vastan, komandlinian helpon (simile al man paĝoj en Unix-ŝeloj), kiu estas alirebla tra la Get-Help
komando. Lokaj helpilaj enhavoj povas esti elŝutitaj de la Interreto per Update-Help
. Alternative, helpo ŝutita de la reto, por ununura komando, povas esti akirita per -online
ŝaltilo post Get-Help
.
Remove ads
Eksteraj ligiloj
- Oficiala Retejo
- PowerShell je GitHub
- Travivada Gvidilo por Windows PowerShell Arkivigite je 2012-09-15 per la retarkivo Wayback Machine Gvidilo de Mikrosofta Oficiala Vikio TechNet
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads