Distrikto Prignitz

From Wikipedia, the free encyclopedia

Distrikto Prignitz
Remove ads

La distrikto Prignitz (germane: Landkreis) situas en la ekstrema nordokcidento de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Perleberg estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2 123,39 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2022 loĝis 76045 homoj; do meznombre 37 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Prignitz estas signita per 11.

Pliaj informoj blazono, mapo ...

Thumb

Najbaraj distriktoj estas oriente Ostprignitz-Ruppin (9), sude Stendal (en Saksio-Anhalto), sudokcidente kaj okcidente Lüchow-Dannenberg (en Malsupra Saksio) kaj en la nordo Ludwigslust-Parchim (en Meklenburgo-Antaŭpomerio).

Remove ads

Urbaj kaj neurbaj komunumoj

Post administra reformo de la jaro 2003, kiu reduktis la nombron de memstaraj komunumoj, la distrikto ankoraŭ konsistas el 26 komunumoj, el ili 7 kun urbaj rajtoj.

(inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2022)[1]

Urboj
¹ urbo kun membreco en komunumaro

  1. Bad Wilsnack ¹ (2588)
  2. Lenzen (Elbo) ¹ (2038)
  3. Meyenburg ¹ (2090)
  4. Perleberg (12108)
  5. Pritzwalk (11777)
  6. Putlitz ¹ (2624)
  7. Wittenberge (16837)

Neurbaj komunumoj sen membreco en komunumaro

  1. Groß Pankow (Prignitz) (3816)
  2. Gumtow (3299)
  3. Karstädt (5980)
  4. Plattenburg (3319)

Komunumaroj kaj membraj komunumoj
(administra centro *)

1 Bad Wilsnack/Weisen (6108)

  1. Bad Wilsnack, urbo * (2588)
  2. Breese (1491)
  3. Legde/Quitzöbel (591)
  4. Rühstädt (458)
  5. Weisen (980)

2 Lenzen-Elbtalaue (3921)

  1. Cumlosen (719)
  2. Lanz (708)
  3. Lenzen (Elbo), urbo * (2038)
  4. Lenzerwische (456)

3 Meyenburg (4145)

  1. Gerdshagen (465)
  2. Halenbeck-Rohlsdorf (524)
  3. Kümmernitztal (373)
  4. Marienfließ (693)
  5. Meyenburg, urbo * (2090)

4 Putlitz-Berge (4735)

  1. Berge (724)
  2. Gülitz-Reetz (441)
  3. Pirow (433)
  4. Putlitz, urbo * (2624)
  5. Triglitz (513)
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads