Problemo (apartigilo)
Vikimedia apartigilo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Remove ads
Problemo estas situacio aŭ kondiĉo, kiu estas nesolvita aŭ nevolita. Kutime, naturo de problemo estas ke respondo aŭ solvo estas necesaj.
Problemoj povas okazi en diversaj formoj kaj kampoj.
- En matematika, problemo temas pri la matematikaj objektoj kaj strukturoj, kiuj estas aŭ klarigotaj aŭ pruvotaj.
- En komputiko, problemo estas la rilato kiu ekzistas inter aro da okazoj en iu programaro kaj aro da solvoj.
- En socio, problemoj koncernas ĉiujn membrojn de tia socio. La problemo povas esti iu aparta socia problemo kiu, se solvita, kondukus al sociaj avantaĝoj, kiel ekzemple pli granda produktiveco aŭ malpli konfrontiĝo inter tuŝitaj partioj; por prezenti problemon kaj fari la unuajn proponojn por solvi ĝin, oni devas aŭskulti la interparolanton por akiri pli da informoj, kaj fari demandojn, tiel klarigante eventualajn dubojn.
- En entrepreno, problemo signifas diferencon inter estantaj kondiĉoj kaj dezirataj. Ofte, kialo de la problemo estas nekonata.
- En filozofio kaj religio, problemo estas ŝajna kontraŭdiro inter du dogmoj; Ekzemple:
- la problemo de la malbono (ĉiobonvola, ĉioscia kaj ĉiopova Dio kiu permesas la ekziston de malbono kaj sufero), kaj
- la problemo de la infero.
- En ŝakludo, problemo estas pozicio sur la tabulo, en kiu oni devas serĉi la plej favoran solvon en la plej malmulte da ebla nombro da movoj.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads