Challenger-profundo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Challenger-profundo
Remove ads

La Challenger-profundo estas la plej profunda loko de la Mariana Fosego en la Pacifiko. Ĝi kuŝas 10 899 metrojn sub la marnivelo.

Rapidaj faktoj deep, grabeno [+], Supermara alteco ...
Thumb
Mariana Fosego en la okcidenta Pacifiko
Remove ads

Geografio

Ĝi troviĝas 1 800 km oriente de Filipinoj en sudokcidenta parto de la Mariana Fosego, profunda submara fosego en okcidenta Pacifiko. Tie situas ĉ. 500 km sudokcidente la insulo Guam, insulo de la Marianoj, kiu apartenas al la melaneziaj insuloj, ĉ. ĉe 12° norda latitudo kaj 143° orienta longitudo.

Historio

La angla mezurŝipo Challenger II sciigis jam en 1951 pri marprofundo de 10 899 m en la Mariana Fosego, mezurita per eĥosondilo (10 863 m per dratmezurilo). Oni nomis tiun lokon Challenger-profundo.

La merĝo en tiun profundon okazis unuafoje la 23-an de januaro 1960 fare de Jacques Piccard kaj Don Walsh per la batiskafo Trieste. La preciza loko de la merĝo estas nomata - ekde tiam - ankaŭ Trieste-profundo.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads