Profunda maro
la plej profunda tavolo de oceanoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La profunda maro aŭ abisma maro estas la komplete senluma regiono de la maroj, kiu situas sub profundo de 800 m. Tiel pli ol 70% de la mondaj oceanoj estas profunda maro. La tieaj vivkondiĉoj estas ekstremaj: ne ekzistas primara produktado krom per hidrotermaj fontoj, nomitaj ankaŭ nigraj fumantoj, ĉar en la profunda maro pro foresto de lumo ne ekzistas plantoj.


Krom la ŝajne tre kontraŭvivaj kondiĉoj evoluis tre diversa faŭno. La nutroĉeno konsistas el rabbestoj kaj kadavromanĝantoj aŭ el bestoj, kiuj nutras sin de simbiozaj bakterioj aŭ arkeoj.
Nuntempe nur ĉirkaŭ 1% de la tuta profunda maro estas esplorita.
Remove ads
Datumoj

La temperaturo estas konstante malalta ( -1 °C ĝis 4 °C ). En profundo de 10.000 m ekzistas premo de ĉirkaŭ 1000 baroj.
Profunda maro en arto kaj literaturo
Fascino pri nekonataĵo montriĝas ankaŭ en literaturo:
- En 1870 eldoniĝis unue la romano Dudek mil leŭgoj sub la maro de Jules Verne. El la libro kreiĝis filmo plurfoje, lastfoje en la 1990-aj jaroj.
- Alia fama filmo pri profunda maro estas La abismo el la jaro 1989, kiu ricevis Oskaron pro siaj videfiko.
- En sia romano La aro (germane: Der Schwarm) Frank Schätzing traktas la profundan maron, kiu estas hejmo de nekonataj estaĵoj, kies intelekto estas multe pli alta ol la homa.
Remove ads
Referencoj
Literaturo
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads