Protektorato Bohemio kaj Moravio
Nazi-Germania politika ento en Ĉeĥoslovakio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Protektorato Bohemio kaj Moravio estis oficiala nomo por okupacia reĝimo kreita la 15-an de marto de 1939 per nazia Germanio en resto de Ĉeĥoslovakio post forŝiro de Sudetio kaj parto de ĉirkaŭaĵo de Těšín (1938) kaj sen memstara Slovakio (14-a de marto 1939), kiu kreis Slovakan ŝtaton, kaj la starigon de Karpata Rutenio aneksita de Hungario.


La protektorato ne havis karakterizajn signojn de ŝtata ekzistado kaj donita interna aŭtonomio (inkluzive de protektorata registaro, prezidento ktp.) estis nur formala. La protektorataj administraj organoj estis dekomence subigitaj al germana administrado frunte kun regna protektoro. La protektorato pereis la 5-an de majo de 1945 en konekso kun Praga ribelo.
Remove ads
Protektorata prezidento
Regnaj protektoroj
- 1939 – 1943 Konstantin von Neurath (en 1941 li estis revokita al sanlibertempo)
- 1941 – 1942 Reinhard Heydrich (reprezentanto)
- 1942 – 1943 Kurt Daluege (reprezentanto)
- 1943 – 1945 Wilhelm Frick
Elektitaj reprezalioj
17.11.1939: Du tagojn post funebra ceremonio de mortigita de germanoj studento Jan Opletal, dum kiu okazis protestoj kontraŭ germana okupado, ordone de protektoro Konstantin von Neurath germanoj fermis ĉeĥlingvajn universitatojn. 2000 mil studentoj kaj lekciistoj de la Universitato de Karolo estis senditaj al koncentrejo Sachsenhausen, kaj 9 el ili murditaj - la evento fariĝis okazo por anonco de la tago kiel Internacia Tago de Studentoj kaj ĝia unua festo en 1941 en Londono.
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads