Praplaneda disko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Praplaneda disko estas ĉirkaŭstela disko konsistanta el gaso kaj polvo el kiuj formiĝas korpoj (planedoj, nanplanedoj, malgrandaj korpoj kaj iliaj satelitoj).


Steloj formiĝas el nubo de gaso kaj polvo kies centra parto kolapsas sur si mem. Tiam, ene de la resta nebulozo, la materio kolektiĝas en disko [nb 1] , kiu naskos la planedojn. Astronomoj parolas pri praplaneda disko[2].
Remove ads
El primitiva nebulozo ĝis protoplanedoj
La nuna scienca sciostato nur ebligas al oni skizi kredindajn evoluajn skemojn, inter kiuj estas la sekvanta, kiu kongruas en klasikan stelan evoluskemon.
Komence, nubo de interstela materio atingas kritikan staton (perturbado aŭ regula mekanismo) kie ĝia kuntiriĝo komenciĝas. Tiu ĉi nubo, turniĝanta sur si mem, posedanta internan magnetan kampon, enhavantan masojn da plasmo, estas la sidejo de interagoj inter gravitaj, centrifugaj, termikaj kaj magnetaj fortoj; ĝi kuntiriĝas dum ĝi varmigas, akcelante sian rotacion, kaj platiĝas en neforman diskon. Ĉirkaŭ la pezocentro evoluas masiva prastela kondensaĵo, kiu al si altiras la plej grandan parton (99%) de la nuba materialo (esence hidrogeno kaj heliumo). La neforma disko, aliflanke, malvarmiĝas, maldensiĝas kaj ŝrumpas, alprenante ringoforman strukturon kie aperas ekvatora kondensaĵo de pli densaj korpuskloj (polvo, kristaloj, glacio, rokaj korpoj, ktp.), animita de kaosaj movoj en tre malsamaj orbitoj.
Estis sugestite ke la trairejo de multaj interstelaj objektoj tra praplaneda disko povus helpi pliigi la rapidecon de planedformado[3].
Remove ads
Notoj
- Lastatempe formita stelo estas kutime ĉirkaŭita de unu disko. En la aparta kazo de la duopa sistemo IRS 43 oni observis tri diskojn: unu ĉirkaŭ ĉiu stelo kaj tria ĉirkaŭ la stela paro[1]. Tiuj ĉi tri diskoj ne estas en la sama ebeno (kaj neniu el ili estas en la enorbita ebeno de la du steloj).
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads