Proverbo estas frazo ĝenerale konata, kiu en formo fiksita esprimas sperton, konsilon aŭ admonon per koncizaj kaj facile memoreblaj vortoj. Plej ofte temas pri popolaj maksimoj pri la vivo ĉiutaga, precipe ties psikologio kaj moralo. La proverbo estas kutime vortigita en mallonga kaj preciza frazo (kutime rimita), kiu enhavas signifoplenan enhavon super malgranda kvanto da vortoj.
Laŭ Maŭro La Torre "proverboj estas fiksitaj diraĵoj, kies frazeroj kutime ne estas anstataŭigeblaj per aliaj formoj. Se oni en ili ŝanĝas vorton aŭ vorteron, la rezulta frazo ĝenerale ne estas alia proverbo. Tial proverboj parencas je aliaj kliŝaj diraĵoj, kiaj la sentencoj, la devizoj, la frapfrazoj, la aforismoj, la t.n. idiotismoj."
En la popola kulturo de tradiciaj societoj la proverboj ĝuis gravegan rolon en la interparolo de la samkulturanoj, kiuj interŝanĝis tiuj trafaj kaj malnovaj proverboj preskaŭ je iu ajn oportuno de socia renkontiĝo, kaj komuna kaj intima.
Kun la estiĝo de la moderna periodo, kiam enmigrado akiris impeton, kaj kune kun la malfermo de pli malproksimaj komercvojoj, homoj pli kaj pli renkontis lingvajn interspacojn. Unu el la grandaj malfacilaĵoj daŭre estas kiel traduki proverbon, kiu ĉiam enhavas historian-komunuman ŝarĝon, en novan lingvon kaj ankoraŭ konservi ĝian signifon. Bonega ekzemplo de tio estas la senegala proverbo "Eĉ bona estro faldas antaŭ stulta kliento" kiu en rekta traduko perdas sian signifon "granda ĉefo stulta tigro malforta ĉefo" kaj tial en tradukado de proverboj el fremdaj lingvoj pli gravas la signifo ol traduki ĉiun vorton memstare.
Laŭ ĝenerala opinio, kelkaj el la plej famaj proverboj estas aparte trafaj.
"Metu la aferojn je iliaj ĝustaj lokoj, kaj tio metos vin je via ĝusta loko."
Bonfamon perditan pro betelaĵo oni ne reakiros eĉ donacante elefanton
Estas amo al rizo, sed ankaŭ amo al la gepatroj
deziro estas unu afero, sed oni ne pensu pri nur si!
Malriĉulo iĝinta riĉulo tenas al si ombreloportanton eĉ meznokte
malriĉulo iĝinta riĉulo tiom avidas montri sian riĉecon, ke li trouzas signojn da riĉeco, ekzemple kutimo havi kun si serviston por protekti sin de la suno
Malproksiman monton la okuloj vidas glata
suferojn aŭ difektojn oni ne konscias, kiam la afero malproksimas
La luktisto falis, sed la lipharoj ne malpuriĝis
diratas pri iu, kiu eĉ dum fiasko konservas dignecon (pri kio fieraj lipharoj estas simbolo)
Se vi bezonas, ke laboro estu farita, vi pretu eĉ surgenuiĝi antaŭ azeno
La Proverbaro de L. L. Zamenhof estas inter la bazoj de la Esperanto-kulturo. Ĝi estis fakte unue plano (neplenumita) de lia patro Marko Zamenhof: tiu de kvinlingva (sed ne entenanta esperanton!) proverbaro. Kelkaj iĝis kutima frazeologio en Esperantaj medioj kaj verkoj. (Ekzemple: "Ne ŝovu vian nazon en fremdan vazon" – "Oni ne povas kontentigi la katon kaj kune la raton" – ktp, ktp.)
Poste aliaj esperantistoj elpensis proverbojn, interalie plej talentaj kaj trafaj[mankas fonto] estas
Proverboj de Marjorie Boulton
ekzemple:
Lernado era, era, era: kaj vi iam estos klera.
Malforta kandelo venas: mallumo jam ne tute plenas.
Kiu tro certas pri sia vero, kreas inferon sur la tero.
Timigu min, kaj mi obeos honte; konvinku min, kaj mi obeos volonte.
Ke knabo ŝtelis prunon, ne nigrigos la sunon.
Ĉion beligas arda amo; hipopotaminon por hipopotamo.
Prudento ektimas, se promesoj senlimas.
Ore belas la fazano; blue belas genciano.
Pli bone violetoj al persono, ol orkideoj al tombŝtono.
Esploru la kavernon, sed portu lanternon.
Kiu neniam estimas, lia spirito ŝlimas.
Multaj milonoj iĝas milionoj.
Jes, se iel flugus talpoj, ili flugus super alpoj.
kaj:
Vinoj kolektiĝas en la kelo, kiel volumoj en la libroservo de UEA.
Krome, Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 3an ĉapitron al "Proverboj", priskribas pri kio temas kaj listigas kelkajn el Zamenhof kaj el diversaj kulturoj, kiuj ofte aludas al similaj cirkonstacoj per diversaj versioj de proverboj.[1] En la posta ĉapitro ŝi listigas pliajn proverbojn el diversaj kulturoj.[2] Kaj en la cetero de la verko ŝi listetigas pliajn.
tiuj de Morteza Mirbagian
Se eblus fajron per fajro estingi, eblus pacon per batalo atingi.
Kiu por instrui penas, pli ol lernantoj lernas.
En nekonata rivero kuŝas nekonata danĝero.
Feliĉo samkiel virino bela, malofte dumlonge restas fidela.
Kiam ordonas bezono, azenon nomu leono.
Bonfartas arbo kun sanaj radikoj, bonfartas homo kun bonaj amikoj.
Por eviti kverelojn edzo fermu la orelojn
Arbo falas pro manko de fortaj radikoj, homo falas pro manko de bonaj amikoj.
Kiu havas belajn okuloj, freneze amas spegulojn.
En la leĝaj okuloj, ĉiuj estas egalaj uloj.
Besto la plej sovaĝa, estas homo-vizaĝa.
Politikisto estas animalo, kiu devas vivi nur en ĝangalo.
Oni demandu pri aĝo de vino, sed neniam pri tiu de virino.
Kion oni infanaĝe lernas, plenaĝe komprenas.
Kiu provas solvi konfliktojn per povo, je ne multe diferencas de bovo.
Valoro de eta ovo, kuŝas en ĝia enhavo.
En la mondo de politiko, ne kalkulu je amiko.
Alfrontinte dilemon, sekvu la koran emon.
Kion saĝuloj konstruas, politikistoj detruas.
Arbon subtenas radiko, homon subtenas amiko.
Kiu aĉulojn regalas, kun aĉuloj egalas.
se najtingalo sian langon bridus, sin en la kaĝo de ĉastist' ne vidus.
Azeno al azenido,donas karesnomon leonido.
Amo partina; maro senfina.
Hejmo en kiu ne vivas virino, similas al vinbotelo sen vino.
Se fiŝo ekaperus el la seka rivero, el politikista buŝo ankaŭ aperus Vero.
Eĉ en paradizaj insuloj,troviĝas malkontentuloj.
Paradizo kaj infero, estas nur sur la tero.
Homo pli ruzas ol vulpo, kaj pli sovaĝas ol lupo.
Besto murdas pro manĝaĵo, homo murdas pro malsaĝo.
Kiu serĉas fiulon, enrigardu spegulon.
Bela virino kun multe da doto, ofte edziniĝas al idioto.
Sinjorina peto estas kiel dekreto.
Sekreto kiun ekkonas du homoj, estos paroltemo en ĉiuj domoj.
Ĉirkaŭ sukero svarmas formikoj, ĉirkaŭ riĉulo svarmas amikoj,
Por ekkoni tajloron rigardu lian laboron, sed por koni homon rigardu lian koron.
Diferenco inter homo kaj besto nuntempe estas eleganta vesto.
pri religio kaj politiko ne diskutu kun amiko.
Valoro de ĉevalo pruviĝas en batalo.
Via infano, via sultano.
Kie sukero; tie formikoj, kie sufero; tie amikoj.
La mondon regas la super-riĉuloj, ĉiuj aliaj vivas kiel muloj.
Obeema leono egalas al azeno.
Tiu, kiu pikas samkiel kulo, prezentas sin; 'Pacemulo'.
Aliaj proverboj de necertaj aŭtoroj
(konjekteble traduko de tradiciaj proverboj el diversaj landoj)
Kiaj kolegoj, tiaj kutimoj;
Malgranda aspekte, sed granda intelekte.
Malgranda pezo, sed granda prezo.
Faro farinton rekomendas.
Kia estas via laboro, tia estas via valoro.
Esti inter martelo kaj amboso.
Laŭ la frukto oni arbon ekkonas.
Leĝo estas cedema: kien vi deziras, ĝi iras.
Kia naskinto, tiaj naskitoj.
Fleksu arbon dum ĝia juneco.
Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson.
Ne fidu amikon, kiu havas jam flikon.
Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan.
Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem.
La forestanto ĉiam estas malprava.
Unue la nupto kaj poste volupto.
Trinkinte likvoron dungu ŝoforon.
Ju pli aĝa des pli saĝa.
Proverboj pri akvo
Internacia Esperanto-Esprimoj
Ni trovis 35 Esperanto proverbojn, esprimojn, eldirojn, kiuj ligas al AKVO.
Ĉu eble vi konas aliajn, kiujn ni povus aldoni al nia kolekto?
En akvo malklara oni fiŝkaptas facile. (malklaraĵo)
Ĝi estas akvo al lia muelilo. (ĝi estas favora al li; estas profitiga afero)
Al fiŝo kuirita jam akvo ne helpas. (faritaĵo; malfrue)
Akvon prediki kaj vinon trinki. (konduti hipokrite, ŝajnigi sin alia ol oni estas)
Akvon prediki kaj brandon drinki. (hipokriti)
Barakti kiel fiŝo ekster la akvo. (senti sin malkomforta; sensence peni)
Senti sin kiel fiŝo en la akvo. (vivi feliĉe)
Verŝi akvon en sian vinon. (kompromisemi; esti tolerema)
Ŝipo, kiu laboras en malkvietaj akvoj. (malfacile, pene funkcii)
Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita. (klopodi eliri el ĝena situacio)
Tiu respondo venigis akvon en ŝiajn okulojn. (ploroj)
Skribita sur la akvo. (neplenumitaj promesoj)
Diamanto de plej pura akvo. (pureco; travidebleco)
Forfluu infano kune kun la akvo! (senkuraĝiĝe mi ĉion rezignas)
Peli la katon en la akvo. (trudi sian volon)
Ellasi akvon. (urini)
Porti akvon al la maro. (sensenca vana laboro)
Porti akvon al rano. (superfluo, neplenumebla, nefarebla)
Lasi la fiŝojn en la akvo. (esti adaptema, tolerema, nedecidema)
Akordi kiel akvo kaj fajro. (ne akordiĝi)
Ĉe la nura vido kolektiĝas al mi akvo en la buŝo. (apetitiga prezento)
Kolektiĝas al mi akvo en la buŝo. (tre deziri ion)
Havi akvon en la buŝo. (signo de deziro)
Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron. (tio ne havas efikon)
Formo de energio: de falakvo: blanka karbo.
Formo de energio: de flua akvo: verda karbo.
Ĵeti malvarman akvon sur ies entuziasmon. (senentuziasmigi: moderigi entuziasmon de iu)
Ĉerpi akvon per kribrilo. (sencelaĵo)
Brogita eĉ sur akvon blovas. (sperto)
Akvo kura - akvo pura. (laboro)
Fajron estingas akvo, pekon pardono. (pento)
Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas. (neatingebleco)
Esperanta
L. L. Zamenhof mem unuafoje tradukis 2630 proverbojn en Esperanton, nome 'Proverbaro Esperanta'. Ekzemplo:
"Konado de proverboj estas necesa por perfekta konado de la lingvo”, citaĵo el la unua antaŭparolo de la zamenhofa proverbaro.
Tutmonda
En 2010André Cherpillod publikigis "Proverbaro tutmonda"[3], 900 proverboj en Esperanto kun traduko en pli ol 90 lingvoj (entute 5000 proverboj), eĉ uzante aliajn alfabetojn. Post ĉiu “traduko” (simil-tema proverbo en alia lingvo) sekvas ankaŭ laŭvorta re-traduko en Esperanton de tiu alilingva proverbo. Oni povas do kompari la “bildon” de la Esperanta proverbo kun la bildoj de la alilingvaj[4].
En 1999 la finnaj geesperantisto Aira kaj Erkki Röntynen redaktis kaj eldonis en Oulu, "Proverbaro - nia komuna heredaĵo", kiu enhavas proverbojn el la tuta mondo.
Adjévi Adje kolektis sub 'Afrikaj proverboj' ĉirkaŭ 500 afrikaj proverboj kaj similaj diraĵoj, eld. APETO (Agado por la Progresigo de Esperanto en Togolando)[6].
En la 1990-aj jaroj la reĝa brusela esperantista grupo publikigis tradukon en Esperanto de proverboj kiuj rilatas al pentraĵo de Bruegel ("La flandraj proverboj")[7].
André Cherpillod: Proverbaro tutmonda. Kelkaj miloj da proverboj el 90 lingvoj. Eld. La Blanchetière, Courgenard, 2010. 157 paĝoj broŝuritaj. ISBN 2-906134-89-9.