Gubernio Idlibo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Idlibo (arabe مُحافظة إدلب, latinliterigo laŭ DMG Muḥafaẓat Idlib) estas unu el la 14 gubernioj de Sirio kaj situas en la nordokcidento de la lando, lime de Turkio. La areo ampleksas 5 993 kvadratajn kilometrojn. Laŭ la stato de 2005, en la gubernio vivis 1 288 000 loĝantoj. Administra centro estas la urbo Idlib.
situo de la gubernio
Remove ads
Distriktoj
La distriktoj de la gubernio estas:
- Taftanaz
- Arihah
- Harem
- Idlibo
- Ĝisr aŝ-Ŝugur
- Ma'arat an-Numan
Historio
Dum la Siria enlanda milito ĝi restis la lasta rezistejo de la siriaj ribeluloj kaj estis okupita de la turka armeo. En februaro 2020 la gubernion eniris trupoj de la siria armeo, kio kaŭzis konfrontiĝon kun deplojitaj surloke turkaj militistoj kaj sekvigis homajn perdojn. Pli ol tri milionoj da civiluloj trafis militkaptilon en Idlibo, vane serĉante rifuĝejon.
Gubernioj de Sirio
Halepo | Ĉirkaŭaĵo de Damasko (Rif Dimaŝk) | Dair az-Zaŭr | Damasko | Daraa | Hama | Homs | Hasaka | Idlib | Al Kunajtira | Latakia | Ar-Raka | As-Suŭajda | Tartus
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads