Malago (provinco)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Malago (provinco)
Remove ads

La provinco Malago (hispane Provincia de Málaga) estas unu de la ok provincoj de Hispanio kiuj komponas la regionon de Andaluzio. Ĝi situas sude de la Iberia Duoninsulo, ĉe la marbordo de la Mediteraneo, inter la provincoj Granado oriente kaj Kadizo okcidente. Norde limas kun la provincoj Kordovo kaj Sevilo. Ĝia ĉefurbo estas la urbo Malago.

Thumb
Rapidaj faktoj Provinco, Administra divido de Hispanio [+] ...

Ĝi estas la plej malgranda provinco de Andaluzio. Ĝi enhavas areon de 7 306 km² distribuita en 100 municipoj, 9 komarkoj kaj 11 jurteritorioj. La populacio superas milionon kaj duonon de loĝantoj, laŭ la censo de 2008, kaj estas la dua provinco de Andaluzio kaj la sesa de Hispanio laŭ nombro de loĝantaro.

Tiu provinco enhavas la du komarkojn de la Costa del Sol kiu estas ege fama allogaĵo por turismo kaj por milionuloj kiuj venas loĝi tien (ĉefe portempe) ĉu arabestroj ĉu rusaj mafiuloj.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads