Metropola urbo Romo

administra unuo metropola urbo (fakte provinco) de Italio From Wikipedia, the free encyclopedia

Metropola urbo Romo
Remove ads

La administra unuo metropola urbo Romo - itale Città Metropolitana di Roma aŭ plene formale Città Metropolitana di Roma Capitale, do "metropola urbo ĉefurbo Romo", kiu ekde la 1-a de januaro 2015 havas tiun nomon kaj estas la posteulo de antaŭa provinco Romo, estas fakte daŭre simpla provinco en centra Italio, kies administra centro estas la samnoma urbo Romo - aparte ĝi ne estas unueca urbo, kies missupozigas la nomo, sed kiel ĉiuj aliaj provincoj de Italio konsistas el provinca ĉefurbo kaj aliaj urboj kaj komunumoj, en tiu ĉi kazo estas sume 121 urbaj kaj neurbaj komunumoj, kaj havas same urbecajn kaj tute malurbecajn teritoriojn. Ĝi apartenas al la regiono Latio. Komence de 2023 en la provinco vivis 4 227 059 loĝantoj sur areo de 5 352 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 790 loĝantoj/km².

Thumb
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono: ...

Danke al siaj iom pli ol kvar milionoj da loĝantoj, ĝi estas la plej loĝata provinco de Italio.

La provinco limas al la provinco Viterbo kaj Rieti (norde), al la provinco La-Aglo en Abruco kaj al la provinco Frozinono (oriente), al la provinco Latino (sude), al la Tirena Maro (okcidente) kaj al la Vatikano (interne).

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads