Provinco Segovio

From Wikipedia, the free encyclopedia

Provinco Segovio
Remove ads

La Provinco Segovio estas unu el la provincoj de Hispanio kiu apartenas al la Aŭtonoma Komunumo Kastilio kaj Leono, en la nordo de la Centra Altebenaĵo kiu duone dividas Iberion. Segovio havas landlimojn kun la provincoj: Ávila, Madrido, Guadalajara, Burgos, Soria kaj Valladolid.

Thumb
Rapidaj faktoj Administra divido de Hispanio [+], Lando ...
Thumb
Katedralo de Segovio.
Thumb
Reĝa Palaco de La Farmo Sankta Ildefonso (provinco Segovio).
Thumb
Akvedukto de Segovio.
Thumb
Flago de la Provinco Segovio.

Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Segovio. Ĝi havas areon de 6 796 km², kiu estas la plej malgranda provinco de Kastilio kaj Leono. Laŭ la estimoj de la NIS, ĝi havis 163 899 loĝantojn la 1-an de januaro 2008 kaj 164 854 loĝantojn samdate en 2009. La provinco Segovio konsistas el 209 municipoj.

Remove ads

Plej loĝataj municipoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Municipoj de la provinco Segovio.

La dudek plej loĝataj municipoj de la provinco Segovio estas la jenaj:

Pliaj informoj Plej loĝataj municipoj, Pozicio ...
Remove ads

Distriktoj

En la provinco estas naturaj grupoj de municipoj nome komarkoj kaj jurisdikciaj teritorioj: nome Partido Judicial de Cuéllar, Partido Judicial de Riaza, Partido Judicial de Santa María la Real de Nieva, Partido Judicial de Segovia kaj Partido Judicial de Sepúlveda,

Siavice la komarkoj estas jenaj: El Carracillo, La Churrería, Tierra de Pinares (komunaj kun apudaj provincoj) kaj Tierras de Segovia kaj Campiña Segoviana, plus aliaj ne tiom klare difinitaj nome La Vera de la Sierra, Comunidad de San Benito de Gallegos kaj Comunidad del Ochavo de Prádena.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

41° 10′ N  00′ U (mapo)

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads