Provinco Kacereso
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Kacereso (hispane Cáceres) estas provinco de Hispanio, en la norda parto de la regiono de Ekstremaduro, dum ties sudan parton okupas la Provinco de Badajoz. Ĝi limas kun la provincoj de Salamanca kaj Ávila norde, Toledo nordoriente, Badajoz sude kaj kun Portugalio okcidente.

La ĉefurbo estas la urbo Cáceres.
La provinco Kacereso havas populacion de 412 899 loĝantoj (laŭ la Instituto Nacional de Estadística de España 2006), el kiuj 21,8 % loĝas en la ĉefurbo.
Ekonomie temas pri agrikultura regiono (kun brutobredado), sed lastatempe turismo estas gravega enspezofonto en la historiaj urboj Cáceres, Trujillo kaj Plasencia kaj en la belaj komarkoj de la nordo kaj sudoriento de la provinco.
Geografie la provinco enhavas diversajn pejzaĝojn nome sude ebenaĵo inter Trujillo kaj Cáceres, pli norde la valo de la rivero Taĵo kaj plej norde la montaraj komarkoj; ankaŭ sudoriente estas montara komarko Villuercas. Okcidente la strio lima kun Portugalio estis izolita de tiaj kontaktoj, kiam ne rekte en milita situacio, dum nuntempe tiu proksimeco estas helpo por ambaŭflankaj kultura kaj ekonomia situacioj: oni konstruis ŝoseojn kaj pontojn kie iam ne ekzistis. La nordorientaj zonoj profitas la proksimecon de urbo Madrido de kie venas multaj turistoj kaj vizitantoj.
Remove ads
Komarkoj de la provinco Kacereso
La provinco almenaŭ ekde 2015 dividatas al 10 komarkoj.[1]
Tamen en vikipedio ie ankoraŭ cirkulas neoficiala kaj ĉiukaze ekde almenaŭ 2015 ne plu ĝusta listo de 15 areoj, kiuj mise kompreniĝis kvazaŭ komarkoj. Tiuj estis:
Remove ads
Urboj de la provinco
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads