Provinco Ilerdo

provinco en okcidenta Katalunio From Wikipedia, the free encyclopedia

Provinco Ilerdomap
Remove ads

Ilerdo (katalune: Lleida (oficiale), hispane: Lérida) estas provinco de nordorienta Hispanio, en la okcidenta parto de la aŭtonoma komunumo Katalunio. Limas kun la provincoj de Ĝirono, Barcelono, Taragono, Zaragozo kaj Huesko kaj la landoj de Francio kaj Andoro. La ĉefurbo estas Ilerdo.

Rapidaj faktoj Ŝtato, Duoninsulo ...

El la loĝantaro de 414.015 (2007), ĉirkaŭ 30% loĝas en la ĉefurbo, Ilerdo. Aliaj urboj en provinco de Ilerdo estas La Seu d'Urgell (sidejo de la ĉefepiskopo kiu estas kunprinco de Andoro), Mollerussa, Cervera, Tàrrega, Balaguer. Estas 231 municipoj en Ilerdo.

En ĉi tiu provinco estas la Valo de Arano, speciala komarko kun pli da aŭtonomeco kaj kiu havas la aranan, dialekto de la okcitana, kiel ĝia oficiala lingvo.

La Nacia Parko Aigüestortes i Estany de Sant Maurici troviĝas en ĉi tiu provinco.

La provinco ĝuas viglan frukto-kulturan industrion, kiu enhavas pirojn kaj persikojn.

Remove ads

Lingvo

Ĝi havas karakteran katalunan dialekton populare nomatan lleidatà , kun lo , los uzataj kiel la vira definita artikolo anstataŭ el , els . La loka dialekto, konvene nomata nordokcidenta kataluna estas parto de la okcidenta kataluna grupo, kaj tial, kunhavas trajtojn kun la valencia (kies dialektoj ankaŭ estas parto de tiu grupo).

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads