Prozmetro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Prozmetro (en la latina prosimetrum kaj plurale prosimetra) estas poezia komponaĵo kiu uzas kombinon de prozo (prosa) kaj verso (metrum);[1] partikulare, ĝi estas teksto komponita en alternaj segmentoj de prozo kaj verso.[2] Ĝi troviĝas amplekse en okcidenta kaj orienta literaturoj.[2] Kvankam la rakonta prozmetro povas enhavi je unu pinto prozan historion kun foje versoj intermetitaj, kaj je alia pinto, verson kun foje prozaj klarigoj, en vera prozmetro ambaŭ formoj estu reprezentataj laŭ pli egaleca kvanto.[3] Foje oni markas distingon[4] inter tekstoj en kiuj verso estas la dominanta formo kaj tiuj en kiuj prozo dominas; tiam oni aplikas la terminojn prozmetro kaj versprozo respektive.
Remove ads
Ekzemploj
- Satirikono (ĉ. 1a jarcento p.K.) de Petronio[2]
- La Mahabarato (ĉ. 4a jarcento?)[2]
- Konsolo de filozofio (ĉ. 524) de Boecio[2]
- Mil kaj unu noktoj (ĉ. 8th century?)[5]
- La kolomba kolumo (ĉ. 1022) de Ibn Hazm
- Panteono (1188) de Godofredo de Viterbo
- Gesta Danorum (ĉ. 1208) de Sakso Gramatiko
- La Vita Nuova (ĉ. 1295) de Dante Alighieri[2]
- Arcadia (1504) de Sannazaro
- Diana (paŝtisma romano) (1559), de Jorge de Montemayor
- The Countess of Pembroke's Arcadia (1590), de Philip Sidney
- Oku no Hosomichi (1694) de Matsuo Basho[6]
- Pale Fire (1962) de Vladimir Nabokov[7]
Remove ads
Referencoj
Vidu ankaŭ
Bibliografio
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads