Pseŭdokodo

neformala priskribo de algoritmo From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Per pseŭdokodo oni ĝenerale celas neveran (neformalan) programlingvon. 'Pseŭdo' signifas nevera, 'kodo' indikas la fontkodon de la komputila programo. Ĉar pseŭdokodo havas neformalan karakteron, ĝi ne taŭgas por esti kompilita. Pro tio ĝi ne estas vera programlingvo.

Pseŭdokodo estas uzata por registri algoritmojn en, por homoj, legebla maniero kun konservo de la paŝoj. Natura lingvo ne taŭgas por tio, ĉar ĝi estas ambigua. Vera (formala) programlingvo ofte estas tro rigide difinita kaj postulas tro specifan scion de la lingvo por rapide kaj por ĉiuj klarigi la algoritmon.

En pseŭdokodo troviĝas konataj konstruoj el ekzistantaj programlingvoj (kiaj Paskalo, C, JavaBASIC). Tiuj konstruoj tamen estas pli malstrikte uzataj kaj ofte en kombinaĵo kun skribitaj frazoj (ofte angle).

Ekzemplo de pseŭdokodo por la bobelmetoda ordigo estas:

dum interŝanĝoj estas bezonataj
  iteraciu laŭ ĉiu paro de apudaj nombroj
    se la du nombroj ne estas en la ĝusta ordo
      tiam interŝanĝu la nombrojn
Remove ads

Apliko al Vikipedio

La vikipediaj gvidlinioj rekomendas, ke la algoritmojn en la vikipediaj artikoloj oni prefere priskribu per pseŭdokodo ol per iu el la realaj programlingvoj; tamen ĝi ankaŭ konstatas, ke la uzataj pseŭdokodoj kutime tamen estas dialektoj, variaĵoj, piĝinoj de realaj programlingvoj.

Por Vikipedio oni rekomendas uzi la apartajn simbolojn por valorizo kaj matematikaj operacioj:

Pliaj informoj Operacio, Simbolo ...

Tio tre similas la porpublikigan prezenton de Algolo-60, kaj ties posteulojn Paskalo, Modula, Ada. Ĉe Paskala pseŭdokodo disponeblas la simbolaro por tia esperantigita piĝino. Ekzemplojn pri ĝia uzo vd ĉe iteraciaj ordonoj.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads