Pudukkottai

From Wikipedia, the free encyclopedia

Pudukkottai
Remove ads

Pudukkottai (tamile புதுக்கோட்டை) estas urbego en la samnoma distrikto Pudukkottai (kie ĝi estas sidejo de la distrikto), en subŝtato Tamilnado, en sudorienta Barato.

Thumb
Vojo en Pudukkottai
Thumb
Larĝa panoramo kun statuo en Pudukkottai
Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...
Remove ads

Geografio

Pudukkottai situas sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 88 metrojn en rivervalo. Metropolo Tiruĉirapali troviĝas 53, alia distrikta sidejo Tanĝavur 57, Kumbakonam 89, Maduraj 93, Salem (Barato) 158, Erode 159, Koimbatore 214, Koĉi (Barato) 285, Majsuro 318, Bengaluro 319, subŝtata ĉefurbo Ĉenajo 335, Mumbajo 1152, Kolkato 1694, tutlanda ĉefurbo Delhio 2036 kilometrojn (aere) .

Thumb
Lernejo

Demografio

En 2011 Pudukkottai havis 117745 da loĝantoj. En la 1990-aj jaroj Pudukkottai atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol cent mil). La meza legopovo estas 92.19%.

Historio

Princlando Pudukottai estis kreita en la 17-a jarcento. En la pli postaj jarcentoj la regantoj faris ofte sendependan eksteran politikon. Pudukkotai finfine venis sub formalan britan protekton. La urba municipo estis fondita en 1912.

Ekonomio

Ĉirkaŭaĵo de Pudukkottai estas ĉefe agrikultura areo, sed irigacio nepre necesas. Plejparte oni kultivas rizon, krome milion, kotonon, sukerkanon, bananojn. La urba loĝantaro prilaboras la agrikulturaĵojn.

Religio kaj lingvoj

La ĉefa religio en Pudukkottai estas hinduismo (79.4%), poste islamo (15.14%), fine kristanoj (4.89%). La tamila estas la ĉeflingvo, sed la uzo de la angla estas relative ofta. La angla estas la instrulingvo en la plej multaj instruejoj kaj oficoj en la serva sektoro.

Eduko

En Pudukkottai la altnivela edukado okazas en kolegioj kaj instituto.

Thumb
Vojo en Pudukkottai

Trafiko

Pudukkottai estas bone ligita voje kaj fervoje al la proksimaj areoj. La plej proksima internacia flughaveno estas en Tiruĉirapali.

Klimato

Pudukkottai havas savanoklimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen kun musonoj. Jare pluvas averaĝe 923 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen en la dua jarparto pli ofte. La averaĝa temperaturo varias inter 20-37 °C.

Thumb
Templo

Vidindaĵoj

  • temploj, moskeoj, kirkoj
  • muzeo (la due plej granda en Tamilnado)
  • fortikaĵo
  • impona palaco

Fontoj

  • WikiTrans
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads