animala spira organo From Wikipedia, the free encyclopedia
La pulmoj estas la gaso-interŝanĝaj organoj de la spira sistemo de homoj kaj de aliaj bestoj[1]. Pulmo estas en kontakto kun la sangocirkula sistemo, eligas el la sango karbonan dioksidon kaj anstataŭe enigas oksigenon.
Homo havas du pulmojn, dekstran kaj maldekstran, en la brusta parto (torako) de la korpo. La dekstra pulmo estas pli granda ol la maldekstra kaj konsistas el tri loboj. La maldekstra, samflanke kun la koro, estas duloba. La pulmoj de mezgranda plenkreskulo pezas iom pli ol unu kilogramon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.