Qāf

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

La qāf (arabe قاف, qāf) estas la dudekunua litero de la araba alfabeto. En la klasika araba ĝi reprezentas la fonemon /q/.[1] Tiele ĝi reprezentas sonon plozivan, uvularan kaj nevoĉan.

Pliaj informoj ← fāʾkāf →, Izolite ...

En la Abĝad-numeraloj ĝi havas la valoron de 100.[2]

En Esperanto ĝi estas kutime esperantigita per la litero "k", kaj ĝi aperas tiel interalie en la arabdevenaj vortoj burko, fakiro, Irako, Kataro kaj Korano.

Remove ads

Historio

La litero qāf derivas de la qop fenica, kiu rezultis en la q de la latina alfabeto kaj en la kuoppo (Ϙ) en kelkaj praversioj de la greka alfabeto.

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads