Râmnicu Vâlcea
urbo en nuna Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Râmnicu Vâlcea ['rımniku vılĉa] estas urbo en la norda Valaĥio. Ĝi situas ĉe la rivero Olt, 172 km nord-okcidente de Bukareŝto. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 93 151 loĝantoj sur areo de 89,52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 041 loĝantoj/km². Ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto Vâlcea.

La urbo administras ankaŭ jenajn vilaĝojn: Aranghel, Căzănești, Copăcelu, Dealu Malului, Fețeni, Goranu, Lespezi, Poenari, Priba, Râureni, Săliștea, Stolniceni kaj Troian.
Remove ads
Situo
Râmnicu Vâlcea situas proksimume centre en Rumanio. La valo de Olt estas regione la plej grava nord-suda vojo tra la Karpatoj, ĝin sekvas la nacia vojo DN7 (norden) kaj DN64 (suden al Caracal) kaj la fervojo inter Podu Olt kaj Piatra-Olt. Krome de Râmnicu Vâlcea eliras la nacia vojo DN67 (okcidenten al Târgu Jiu).
- La urba blazono
- La urbocentro
- Muzeo pri Anton Pann
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads