Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko (ruse Российская Советская Федеративная Социалистическая Республика, RSFSR), la unua en la mondo socialisma ŝtato, estis proklamita en la III-a tutrusa kunveno de sovetoj de laboristaj, soldataj kaj kamparanaj reprezentantoj, kiu okazis inter la 10-a kaj la 18-a de januaro 1918.
"Soveta Rusio" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Soveta Rusio (apartigilo).
La 1-an de decembro 1918 sovetiaj trupoj invadis Latvion, kiu klopodis sendependiĝi dum la Latva milito de sendependeco.
En 1922 RSFSR kunfondis Sovetunion kaj eniris ĝian konsiston.
Ekde la 25-a de decembro 1991 portas la nunan nomon — Rusia Federacio aŭ sinonime Rusio.
Remove ads
Historio
Fino

La 8-an de decembro de 1991, ĉe Viskuli apud Bresto, Belorusujo, la rusa prezidanto Jelcin, la ukraina Leonid Kravĉuk, kaj la belarusa landestro Stanislaŭ Ŝuŝkeviĉ subskribis dokumenton titolitan "Interkonsento pri la starigo de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj" kaj nomatan en la gazetaro Akordoj de Beloveĵ. Ĝi konsistis el antaŭskribo kaj dek kvar artikoloj, kaj asertis, ke Soveta Unio ne plu ekzistas "kiel subjekto de internacia juro kaj geopolitika realo". Tamen, surbaze de la historiaj komunecoj de la popoloj kaj interrilatoj de la tri regnoj, la deziro de demokrata jura regado, kaj intenco evoluigi siajn interrilatojn surbaze de reciproka agnosko kaj respekto de ŝtata suvereneco, la partioj interkonsentis estigi Komunumon de Sendependaj Ŝtatoj. La 12-an de decembro, la Supera Soveto de la Rusia SFSR aprobis la interkonsenton per grandega plimulto: 188 poraj voĉoj, 6 kontraŭaj, kaj 7 sindetenoj.[1] Kelkaj parlamentanoj esprimis dubojn pri la valideco de la ratifo, ĉar laŭ la Konstitucio de la RSFSR de 1978, la traktado de la dokumento estis ekskluziva respondeco de la Kongreso de Popolaj Deputitoj de RSFSR.[2][3][4][5] Sed la soveta registaro jam estis senpovigita kaj ne kapablis efektive kontraŭstari. En la sama tago, la Supera Soveto de la Rusia SFSR malratifis la Traktaton pri Kreado de Soveta Unio kaj revokis ĉiujn rusajn deputitojn de la Supera Soveto de Sovetio. Pluraj juristoj kredas ke la malratifo de la unia traktato estis sensenca, ĉar tiun traktaton anstataŭis jam en 1924 la unua sovetia konstitucio.[6][7][8] Kvankam la voĉdono de la 12-a de decembro foje taksiĝas kiel la momento kiam Rusujo secesiis de la kolapsanta Soveta Unio, tio ne estis la oficiala interpreto. Ŝajne la Rusia SFSR prenis la starpunkton, ke ĝi ne devas fari la secesian procedon priskribitan en la soveta konstitucio, ĉar ne eblas secesii de ne plu ekzistanta lando.
Remove ads
Vidu ankaŭ
Bibliografio
- Dmitrij Volkogonov, Lenin. Apostoł piekła (Lenin. Apostolo de infero), volumo 2, Varsovio 2015, tria eldono, Eldonejo Amber, ISBN 978-83-241-5420-3.
- Dmitrij Wołkogonow, Lenin. Prorok raju (Lenin. Profeto de paradizo), voumo 1, Warszawa 2015, tradukis Maciej Antosiewicz tria eldono, ISBN 978-83-241-5417-3.
- Orlando Figes, Tragedia narodu. Rewolucja rosyjska 1891-1924 (Tragedio de la nacio. Rusa revolucio 1891-1924) Vroclavo 2009, Wydawnictwo Dolnośląskie, ISBN 978-83-245-8764-3.
- Richard Pipes, Rewolucja Rosyjska (Rusa Revolucio), Vrsovio 1994; Eldonejo PWN, ISBN 83-01-11521-1.
- Robert Conquest, Wielki Terror (Granda Teroro), Varsovio 1997, ISBN 83-902063-9-0.
- Валентина Борисовна Жиромская, k. al. 2024. Демографические параметры российской семьи в 1950-х гг. Женщина в российском обществе 2024(4): 139-155.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads