Rakiura Insulo

insulo de Nov-Zelando From Wikipedia, the free encyclopedia

Rakiura Insulo
Remove ads

Rakiura Insulo (angle Stewart Island, maorie Rakiura) estas la tria plej granda insulo de Nov-Zelando. Ĝi situas 30 km sude de la Suda Insulo. La insulo havas la surfacon de 1746 km².

Thumb
Rapidaj faktoj Lando, Regiono ...
Remove ads

Geografio

Thumb
Rigardo al Oban kaj Halfmoon Bay.

La Insulo estas apenaŭ loĝata, la sola komunumo sur ĝi estas Oban, en la golfeto Halfmoon Bay.

la insulo havas la grandon de 70×40 km, estas dense arbarkovita kaj montara. La plej granda monto, angle nomata Monto Anglem kaj maorie nomata Hananui, altas 981 m. La plej suda punkto estas la Sudokcidenta Kabo.

Historio

Sur la insulo setlis unuafoje la maorioj, plej malfrue en la 13-a jarcento. La insulon malkovris kiel unua eŭropano James Cook en 1770. Ĉar li supozis, ke la insulo estas ligita al la granda insulo, Cook nomigis ĝin Suda Kabo kaj pluŝipis al sudo.

La insulojn remalkovris en februaro de 1809 kapitano Bunker dum fokoĉasado kaj konstatis, ke tiu estas insulo. Ekster la haveno kaj sola komunumo Oban ekzistis mallongtempe seg-uzino, zink-minejo, fiŝkaptejo.

Remove ads

Naturrezervejo

Oni fondis en 2002 la 1.570 km² grandan Rakiura Nacia Parko, kiu kovras ĉirkaŭ 87% de la insulo.

Oni povas tranokti en pluraj hoteloj en Oban.

Vidu ankaŭ

Thumb
Panorama vido de la monteto Blaf
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads