Ramat Gan
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Ramat Gan (hebree רָמַת גַּן) estas urbo en Israelo, situante oriente de la urbego Tel-Avivo, en komuna metropola areo de la distrikto Tel-Avivo.


Laŭ la stato de 2018 en la urbo Ramat Gan vivis 159 200 loĝantoj sur areo de 12 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 13 267 loĝantoj/km². La municipo havas komunan limon kun Givatajim, Kirjat Ono, Bnej-Brak kaj Tel-Avivo.
La urbo noteblas interalie pro unu el la tutmonde plej signifaj borsoj de diamantoj, nome Diamanta Interŝanĝa Distrikto kaj pro la plej alta konstruaĵo de Israelo, nomata Turo Moŝe Aviv (מגדל משה אביב). En Ramat Gan situas ankaŭ la universitato Bar-Ilan.
La loĝloko fondiĝis en 1921 kiel moŝavao de judaj setlantoj, kaj en 1950 ricevis urban statuson. La nomo signifas monteta ĝardeno kaj laŭ la vizio de la fondintoj ĝi estu verda urbo, plenplena de publikaj ĝardenoj.
Remove ads
Servoj
Partneraj urboj
Partneraj urboj de Ramat Gan estas:
|

Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads