Randen

From Wikipedia, the free encyclopedia

Randen
Remove ads

Randen estas montaro en Kantono Ŝafhaŭzo en la nordo de Svislando kaj en Baden-Virtembergo en la sudo de Germanio.

Rapidaj faktoj montara sistemo ...
Remove ads

Geografio

Randen situas inter la Rejno kaj la fontregiono de Danubo. Ĝia plej alta punkto estas la monto Hoher Randen en Blumberg en Baden-Virtembergo. Ĝia plej alta punkto en Svislando estas la Monto Hagen en Merishausen. En pli vasta kunteksto la montaro de Randen apartenas kune kun la Svaba Albo al la ĵurasaj montarĉenoj.

Geologio

Randen konsistas el ĵurasia tavolkalko el tiel nomita malmio-kalko. Karakteriza por Randen estas diversduraj tavoloj de ĉi-tiu kalko. Dum la duraj tavoloj estas plej parte deklivaj kaj kovritaj per arbaro la pli molaj tavoloj formas ebenajn terasojn, kiuj taŭgas por agrikulturo.

Geologia historio

Antaŭ 190 milionoj da jaroj la regiono de la hodiaŭa Randen formis la fundon de la Jurasa Maro. La montaro estiĝis kiel sekundara faldiĝo reage al la estiĝo de la Alpoj pro la kolizio de la eurazia kaj afrika kontinentaj platoj.

Klimato

Randen situas en la pluvombro de Nigra Arbaro en nordo kaj de la Alpoj en sudo. Tial ĝi estas unu el la plej sekaj regionoj de Svislando kaj suda Germanio.

Homa historio

Jam en la junŝtonepoko en la regiono de Randen ekzistis homaj setlejoj. Arkeologiaj trovaĵoj en Gächlingen montris, ke en Randen fakte ekzistis la unuaj agrikulturaj setlejoj en Svislando. Dum la romia epoko la regiono de Randen formis parton de la romia limfortikaĵo Limeso. Inter la 4-a kaj 7-a jarcento la alemanoj invadis la regionon. En mezepoko iom post iom la plej granda parto de la regiono venis sub la regado de la kreskanta urboŝtato Ŝafhaŭzo.

Remove ads

Turismo

Thumb
Randenturo de Siblingen

Randen estas ŝatata regiono por migrado. En diversaj lokoj troviĝas belvidturoj, kiuj ofertas dum bela vetero vastan panoramon al la Alpoj en sudo kaj Nigra Arbaro en nordo.

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads