Rapsodo

helena poeto From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Rapsodo (greke raptein = komponi, odie = kanto) estis migra deklamisto de eposoj en la komenco de la helena civilizo.

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Rapsodio.

Rapsodoj migris de urbo al urbo kaj deklamis ĉe la princaj kortegoj aŭ ĉe solenaj kunvenoj. Ili estis akompanataj de liro, vestitaj en solena vesto kaj ornamitaj per laŭrokrono kaj rapsoda bastono. Komence ili disvastigis proprajn poemojn, poste kantojn el la homeraj eposoj, t.n. rapsodioj. Rapsodio estis unu spektaklo de rapsodo, en kiu li deklamis kutime unu kanton de esposo.

Parencaj esprimoj estas aedo, bardo, skaldo, menestrelo, liriko.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads