Reĝa Prusio

From Wikipedia, the free encyclopedia

Reĝa Prusio
Remove ads

Reĝa Prusio (germane Königlich-PreußenPreußen Königlichen Anteils, pole Prusy Królewskie) aŭ Pola Prusio[1] (germane Polnisch-Preußen[2]; pole Prusy Polskie[3]) estis historia teritorio en la nordo de la nuna Pollando, kiu de 1454 ĝis 1772/1793 apartenis al la tiama Pollando-Litovio. Reĝa Prusio konsistis el tiuj iamaj distriktoj de la Ŝtato de Ordeno de germanaj kavaliroj inkluzive Gdanska Pomerio) kun Danzig (Gdańsk), Chełmno-Lando / Kulmerlando kun Michałów-lando / Michelauer-Lando kaj Thorn (Toruń), ĉe la elfluo de la rivero Vistulo kun Elbing (Elbląg) kaj Marienburg (Malbork), kaj la Episkoplando Varmio (Ermland) kun Olsztyn (Allenstein) - kio post la Dua Paco de Toruń de 1466 estis cedita al la Regno Pollando[4].

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Reĝlando Prusio.
Rapidaj faktoj protektorato, Partoj Pomeranian Voivodeship • Chełmno Voivodeship • Malbork Voivodeship • Prince-Bishopric of Warmia vd ...
Thumb
Flago de Reĝa Prusio ekde 1466
Thumb
La Reĝa Prusio aŭ Pola Prusio (ruĝkolore) (parto de Krono de la Regno de Pollando) kaj Duklando Prusio (blue) (la feŭdo de Krono de la Regno de Pollando)
Thumb
Mapo de 1576 de Prusio fare de Caspar Henneberg: Reĝa Prusio (sen suda Pomerio) aperas blanke, Duka Prusio (Duklando Prusio) palflave
Thumb
La teritorio de la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo), dum la jaroj 1619–1622, post la armistico (batalhalto) en Deulino (Dywilin), vidata sur la nunaj limoj de la landoj en Eŭropo.
Legendo:
  •  Krono de la Regno de Pollando, 1635
  •  Duklando Prusio – feŭdo de la Krono de la Regno de Pollando
  •  Grandprinclando Litovio (Litvo)
  •  Livonio – la teritoriaj posedaĵoj de la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo)
  •  Kurlando – feŭdo de la Krono de la Regno de Pollando
  • "Reĝa Prusio" kaj ĝia orienta najbaro "Duka Prusio" (Duklando Prusio) estis posteuloj de la iama historia regiono "Prusio". Ili ambaŭ estiĝis el la iama Ŝtato de Ordeno de germanaj kavaliroj, kaj estis forte germane dominitaj, kun malplimultoj pola kaj kaŝuba. Ĉirkaŭ 1525 ambaŭ la Reĝa kaj la Duka Prusio akceptis la Reformacion kaj iĝis protestantaj, kun escepto de Varmio kiu restis strikte katolika kaj eĉ forta aganto de la Kontraŭreformacio.

    Ĝis la Lublina unio de 1569 Reĝa Prusio ĝuis substancan aŭtonomion. Post 1569 ĝi venis sub rekta administrado de la Krono de la Regno de Pollando en la Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Administre Reĝa Prusio estis parto de la Provinco Granda Pollando kun Granda Pollando mem, Mazovio, kaj Łęczyca kaj Sieradz (en la nuntempa provinco Lodzio), kun provinca ĉefurbo en Poznań.[1]

    En 1772 dum la Dispartigoj de Pollando-Litovio, la teritorio estis denove akirita de Prusio kaj fariĝis prusia provinco kun la nomo "Okcidenta Prusio" (escepte de Varmio kiu estis aligita al la iama Duka Prusio, kiu eknomiĝis "Orienta Prusio"). Ĝi apartenis al la Reĝlando Prusio ĝis 1918, ekde tiam al Pollando.

    Remove ads

    Referencoj

    Literaturo

    Eksteraj ligiloj

    Loading related searches...

    Wikiwand - on

    Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

    Remove ads