From Wikipedia, the free encyclopedia
Reĝo (latine Rex, regis) estas titolo de virseksa ŝtatestro, ordinare dumviva (sed ne en Malajzio, kie la sultanoj estas sinsekve reĝo dum po certa periodo), ofte hereda (sed foje elektita, ekzemple siatempe en Pollando), kies insignoj estas krono kaj sceptro. Ilia titolo estas malpli alta ol tiu de imperiestro. Reĝo estas la regnestro de monarkio. Nuntempe en multaj landoj la reĝo estas precipe simbola ŝtatestro, kiu ne havas aparte multe politikan forton, ekzemple en Svedio, Norvegio, Nederlando, Britio kaj Hispanio.
La edzino de reĝo, kaj ina monarko de reĝlando, ambaŭ nomiĝas "reĝino". Oni parolas de "reĝino reganta" (monarko) kaj "reĝedzino". Ekzemple, Elizabeto la 2-a de Britio estis reĝino reganta; ŝi heredis la tronon de sia patro, Georgo la 6-a. Ŝia patrino, la reĝino Elizabeto, estis reĝino edzina ĉar ŝi titoliĝis reĝino pro esti la edzino de la reĝo. Kutime reĝedzino ne havas potencojn; ankaŭ kutime, la edzo de reĝino ne ricevas iun ajn aŭtomatan titolon (la edzo de Elizabeto la 2-a estis nur Filipo Mountbatten ĝis Georgo la 6-a specife donis al li la titolon "Duko de Edinburgo" kaj poste Elizabeto nomis lin Princo de la Regno.)
Foje estas esceptoj: kiam Maria la 2-a heredis la tronon kiel monarkino, ŝi petis ke Parlamento faru reĝon ŝia edzo, kiu fariĝis Vilhelmo la 3-a; ili regis kune.
Inverse, kiam la Princo Karlo (Princo de Kimrio) heredis la britan tronon, lia edzino Camilla Parker Bowles, kvankam reĝedzino, ne uzas la titolon 'reĝino', sed 'edzina princino'.
En kelkaj (maloftaj) kazoj, la virseksa formo de la titolo reĝo (ekz-e latine rex, pole król) estis uzata ankaŭ por virinoj, por emfazi ke ili havis la titolon mem, el propra rajto (do estis regantaj reĝinoj), kaj ne ricevis ĝin pro geedziĝo (do reĝedzinoj), ekz-e Jadviga kaj Anna de Pollando-Litovio, aŭ pli frue Hatŝepsut de antikva Egiptio; simile la virseksa titolo imperator (imperiestro) por Teofano.
Elektomonarkio estas monarkio regata de elektita monarko, kontraste al hereda monarkio en kiu la oficejo aŭtomate estas transdonita kiel familia heredaĵo. La maniero de elekto, la naturo de kandidatkvalifikoj, kaj la elektistoj varias de kazo al kazo. Historie, estis ofte por elektaj monarkioj transformiĝi en heredajn dum tempo aŭ por heredaj akiri almenaŭ fojajn elektajn aspektojn. La diferenco inter elektita reĝo kaj tutviva prezidento estas malgranda.
En iuj maloftaj kazoj, (maldemokratia) prezidanto eĉ heredigas sian postenon al familiano (kutime filo), simile al hereda monarkio. Ekzemplo por tio estas Bebe Dòk de Haitio, kiu heredis sian tutvivan prezidentecon de sia patro Papa Dòk; simile okazis en Norda Koreio de la dinastio Kim.
Kelkfoje, eŭropanoj nomis "reĝojn" la estroj de ne-eŭropaj popoloj anstataŭ konservi ilian etnan titolon. Pro tio, en kelkaj Afrikaj landoj estas centoj da reĝoj, kvankam ili estas respublikoj.
En multaj festoj kaj cerimonioj oni havas "reĝojn". En Romo, post la respubliko, estis la Rex sacrorum, homo kiu devas fari la oferojn kiujn en antaŭa tempo, estis devita al reĝoj. Ankaŭ estis la rex vinum kiu ordigis la bankedojn kaj simpozioj. En Eŭropo, antikva estas la kutimo elekti simbolajn gereĝojn por la 1-a de majo kaj aliaj festotagoj. En Brazilo, estas nun "reĝoj" en kelkaj festivaloj, ekzemple, antaŭ karnavalo oni elektas Reĝon Momon por "reĝi" dum festo. La karnavalo de Limoux finiĝas ĉiam per la juĝo de la "reĝo Karnavalo", kaj ties brulado sur la centra placo de la urbeto.
Ekzistas pluraj proverboj pri reĝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
|
|
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.