Recas
municipo en la provinco Toledo de Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Recas [rEkas] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.


Remove ads
Toponimio
La termino "Recas" devenas de la hispana vorto recuas, aro de ŝarĝobestoj, kiu siavice devenas el araba "rákab" kiu signifas karavano, aŭ veturaro. En la 12-a jarcento ĝi nomiĝis ĉu Recas ĉu Recuas sendistinge.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas Requeños. La censita populacio en 2010 estis de 3.912 loĝantoj kaj la denseco estas de 126,19 loĝ/km². Dum la 20-a jarcento la populacio duobliĝis kaj ankoraŭ kreskas.
Situo
Recas estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto La Sagra en la norda parto de la Provinco Toledo, je altitudo de 571 m; je 27 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 31 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°3′10″ N 3°59′5″ Ok.
Geografio
Recas limas kun la municipaj teritorioj de Chozas de Canales, Lominchar, Cedillo del Condado, Villaluenga de la Sagra, Yunclillos kaj Bargas, ĉiuj de la Provinco Toledo.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.
Historio
Estas restoj de romiaj kaj arabaj epokoj. La plej antikva mencio estas en dondokumento al episkopo de Toledo fare de Alfonso la 7-a de Leono kaj Kastilio. En 1576 Recas jam estis loko reĝoposedata.
Monumentoj kaj interesaĵoj
- Ermitejo de Sankta Blaso
- Preĝejo de Sankta Petro Apostolo
- Kastelo de Canales (kanaloj)
Literaturo
- Diputación de Toledo Arkivigite je 2006-04-24 per la retarkivo Wayback Machine.
- Listo de urbestroj de la M. AA. PP. Arkivigite je 2007-05-10 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads