Registaro de Kanado

From Wikipedia, the free encyclopedia

Registaro de Kanado
Remove ads

La Registaro de Kanado (en franca Le gouvernement du Canada, pli oficiale Le gouvernement de Sa Majesté, en angla Government of Canada, pli oficiale Her Majesty's Government), estas la titolo de la plenuma povo, je federacia nivelo, por la tuto de la kanada teritorio. Kanado estas konstitucia monarkio, kaj pro tio la Reĝo de Kanado, reprezentata de la Ĝenerala Guberniestro, estas la ŝtatestro. La registarestro estas la Ĉefministro. La registaro de Kanado fakte estas komponita de la Privata Konsilio de la Reĝo por Kanado, de la ministraro kaj de la federacia publika funkciularo. La Privata Konsilio estas organo ĉefe simbola, kaj tiel la plenuma povo estas plenumita de la ministraro, kaj estrate de la Ĉefministro.

Rapidaj faktoj federacia registaro • plenuma povo, Retejo ...

La plenuma povo de Kanado estas regata grandparte per la Konstitucia Leĝo de 1867. Tiu Leĝo atribuas al la monarko aŭ al ties reprezentanto, kun la helpo de la Privata Konsilio, la plenuman povon. Ĉiuokaze, la principo de la ministrara respondeco kadre de la Westminster-sistemo faras, ke la Ĉefministro estas la vera ministrarestro kaj reganto de la lando. Krome, la ministroj de la Krono kaj la ministroj de Ŝtato estas ĝenerale ĉiuj membroj de la Parlamento de Kanado. Pro la federalismo, la Registaro de Kanado plenumas sian plenuman povon sur en siaj kompetencaj sferoj. La plenuma povo de provincaj kompetencoj estas plenumitaj de la provincij registaroj.

La nuna Ĉefministro estas Mark Carney, estro de la Liberala Partio de Kanado. Li estis nomumita por tiu posteno fare de la Ĝenerala Guberniestro de Kanado, nome de la Reĝo de Kanado

Remove ads

Bibliografio

  • André Bernard, Les Institutions politiques au Québec et au Canada, Montréal, Éditions du Boréal, 1995, 122 p.
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads