Rehman Dheri

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Rehman Dheri aŭ foje Rahman Dheri (urdue رحمان ڈھیری) estas antaŭ-harapa Arkeologia Loko apud Dera Ismail Ĥan en la provinco Ĥajber-Paŝtulando de Pakistano. Tiu estas unu el la plej malnovaj urbigitaj centroj trovitaj ĝis nun en Suda Azio. Datita ĉirkaŭ 3300 a.K., la loko estas je 22 km norde de Dera Ismail Ĥan.

Rapidaj faktoj arkeologia loko [+], Koordinatoj ...

La loko estas sur la ebenaĵo de la rivero Gomal apud la rivero Induso. Ekde la plej frua okupado, escepte pro la etendo ekster la urbo suden, la tuta loĝareo estis enfermita per amasa murego, konstruita el argilŝtonaj blokoj.[1] La malalta ortangula amaso estas kovranta ĉirkaŭ 22 hektarojn kaj staras 4.5 m super la ĉirkaŭaj kampoj.

La fortifikita urbo de dek ĝis dek kvin mil loĝantoj montras signon de urboplanado. Oni trovis ceramikon, kaj ilojn el ŝtono kaj metalo.

31.966111 °N, 70.794167 °O / 31.966111; 70.794167 (mapo)

Remove ads

Vidu ankaŭ

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads