Rej
urbo en Irano From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Rej, perse شهرری, latinigite Rey aŭ Ray estas urbego, estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Teherano en Irano. Antaŭe aparta urbo, ĝi nun estas sorbita en la urbara areo de Granda Teherano kiel la 20-a distrikto de municipo Teherano.

Fortikaĵo en Rej
Remove ads
Loknomo
Rej ( رِی ) devenas de la malnovpersa Ragā ( 𐎼𐎥𐎠 ), parenca al la persa رَخش (ruĝa). Ĝi estas registrita en la antikva greka kiel Rhágai ( Ῥάγαι ) kaj Rháges ( Ῥάγες ) kaj en la latina kiel Rhagae kaj Rhaganae . Ĝi iam estis renomita Europos ( Ευρωπός ) sub la Seleŭkia Imperio.
Historio
Rej estas la plej malnova ekzistanta urbo en la provinco Teherano. En la klasika epoko ĝi estis elstara urbo apartenanta al Medio (regiono), la politika kaj kultura bazo de la medoj. La urbo suferegis detruojn dum la mezepokaj invadoj fare de la araboj, turkoj kaj mongoloj. Ĝia pozicio kiel ĉefurbo reviviĝis dum la Selĝuka Imperio. Rej estis pli riĉa, ol multaj aliaj antikvaj urboj laŭ la historiaj monumentoj.
Remove ads
Ekonomio
Multaj fabrikoj produktas diversaĵojn en Rej.
Trafiko
La metroolinio Teherano-Karaĝo atingas Rej.
Klimato
Rej troviĝas laŭ klimata klasifiko de Köppen en la malvarma duonarida klimato (BSk). En la jaro pluvas 218 mm, inter junio-septembro tre malofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 14 °C. La 3 varmaj monatoj daŭras inter junio-septembro.
Vidindaĵoj
- moskeoj
- maŭzoleo
- turo
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads







