Reo
egipta dio de suno From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Reo, (egipte Ra), estis dio de la suno. Li rulis sunon trans la ĉielo, tiel kiel skarabo rodas kuglon de sterko. Reo renaskiĝis tagiĝe, maturiĝis dum mezo de la tago kaj mortis nokte. Li estis identigata kun Amono kaj nominata Amon-Reo[1][2].
Remove ads
Rolo
Ra kaj la suno
Al la egiptoj, la suno reprezentis lumon, varmecon kaj kreskon. Tio igis la sundiaĵon gravega, tiel ke la suno estis vidata kiel la reganto de ĉiu kiun li kreis. La sundisko estis vidata kiel aŭ la korpo aŭ okulo de Ra. Ra estis la patro de Ŝuo kaj Tefnut, kiujn li kreis. Ŝuo estis la dio de la vento, kaj Tefnut estis la diino de la pluvo. Seĥmet estis la Okulo de Ra kaj estis kreita per la fajro en la okulo de Ra. Ŝi estis furioza leonino.[2].
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads

