Richard Arkwright
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Siro Richard ARKWRIGHT (la 23an de Decembro 1732 en Preston - la 3an de Aŭgusto 1792 en Cromford) estis inventisto kaj ĉefa entreprenisto dum la komenco de la Industria Revolucio. Kvankam la patentoj estis eventuale malaprobitaj, li estas konsiderata kiel inventisto de la ŝpinilkadro, kiu, sekve de la transiro al akvenergio, estis renomita kiel akvokadro. Li patentis ankaŭ turniran kardomaŝinon kiu transformis krudan kotonon en kotonaro.
La atingoj de Arkwright estis kombini energion, maŝinaron, duon-lertan laboron kaj la novan krudan materialon (kotono) por krei amas-produktitan fadenon. Lia lerta organizado faris lin, pli ol ajna alia, la kreinto de moderna fabrika sistemo, speciale en sia fabriko de Cromford, Derbyshire. Poste en sia vivo Arkwright estis konata kiel 'la Patro de la Industria Revolucio'.
Remove ads
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
