Rickmansworth

From Wikipedia, the free encyclopedia

Rickmansworth

Rickmansworth estas urbo en la distrikto Three Rivers (Tri Riveroj) de Hertfordshire, Anglio, 7 km okcidente de Watford kaj proksimume 35 km nordokcidente de Londono.

Strato en Rickmansworth.
Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...
Rickmansworth
urbeto vd
Administrado
Poŝtkodo WD3
Demografio
Loĝantaro 23 973  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 51° 38′ N,  28′ U (mapo)51.6383-0.4659 [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Rickmansworth (Anglio)
Rickmansworth (Anglio)
DEC
Situo de Rickmansworth
Rickmansworth (Britio)
Rickmansworth (Britio)
DEC
Situo de Rickmansworth

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rickmansworth [+]
vdr
Fermi

La urbo havas ĉ. 15.00 loĝantojn kaj situas apud la Grand Union Canal (Granda Unia Kanalo) kaj la rivero Colne, ĉe la norda fino de la Colne Valley Park.

Ĝi ekkreskis en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj post konekto al la Londona metroo per konstruo de la stacio de Rickmansworth. Hodiaŭ multaj loĝantoj laboras en Londono, kien ili pendol-trafikas. Per la aŭtoŝoseo M25 facile eblas atingi la flughavenojn de Luton kaj Heathrow.

Pri la historio de Rickmanworth kiel ĉekanala urbo ĝi ĉiujare memorigas per festivalo.

Konataj loĝantoj

  • William Penn - fondinto de Pensilvanio
  • Arthur Hodgson - aŭstralia politikisto
  • Alan Duncan - membro de la parlamento (Konservativa Partio)

Esperanto en Rickmansworth

En Esperantujo la urbo estas precipe konata, ĉar dum kelkaj jaroj ĝi estis la sidejo de la iama eldonejo "The Esperanto Publishing Company Limited" (EPC, 1928-1988).

En la vilaĝo Heronsgate, kiu apartenas al Rickmansworth, de 1936/37 estis la sidejo de Internacia Esperanto-Ligo kaj post la kunfandiĝo kun Universala Esperanto-Asocio (UEA) ties oficejo.

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.