Nederlanda aŭtovojo 4
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La nederlanda aŭtovojo 4 aŭ A4 (nederlande Rijksweg 4, aŭ Autosnelweg A4) estas aŭtovojo inter la urbo Amsterdamo norde kaj la limo inter Nederlando kaj Belgio proksime de la komunumo Woensdrecht (prononco [Vu:nsdreĥt]) en Norda Brabanto sude. La aŭtovojo en sia nuna stato de la jaro 2015 longas 130 kilometrojn kaj estas interrompita, inter Hoogvliet (prononco [Ho:ĥfli:t]) kaj Klaaswaal (prononco [Kla:sva:l]). La vojo konstruiĝis ekde la jaro 1950 kaj estis (fakte daŭre estas) planata kontinua aŭtovojo inter la urboj Amsterdamo kaj Bruselo. En Belgio ĝi daŭriĝas kiel belga aŭtovojo A2 preter Antverpeno ĝis la belgia ĉefurbo. Krome la vojo rekte ligas la flughavenon Schiphol (prononco [Sĥiphol]) al la aŭtovoja reto.
La vojo estas parto de la eŭropaj ŝoseoj kaj
.


Aŭtovojoj en Nederlando
A1 | A2/N2 | N3 (nur 9 km) | A4 | A5 (nur 7 km) | A6 | A7/N7 | A8/N8 (nur 10 km) | A9/N9 | A10 | N11 | A12 | A13 (nur 14 km) | N14 (nur 5 km) | A15/N15 | A16 | A17 | A18/N18 | A20 | A22 | A27 | A28 | A29 | A30 | A31/N31 | A32/N32 | N33 | A35/N35 | N36 | A37 | A38 | A44/N44 | N46 | N48 | A50/N50 | N57 | A58/N58 | A59/N59 | N61 | A65/N65 | A67 | A73 | A74 | A76 | A77 | A79 | N99
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads