glata sternaĵo kun dulineara simetria pozitive difinita metriko ĉe ĉiu punkto From Wikipedia, the free encyclopedia
En diferenciala geometrio, rimana sternaĵo estas glata sternaĵo, ekipita per dulineara metriko je ĉiu punkto (la rimana metriko).
Se estas glata sternaĵo, do rimana metriko sur estas glata sekcio
de la vektora fasko
la tensora kvadrato de la kotanĝa fasko, kiu plenumas la jenajn aksiomojn.
Se oni malfortigas la duan aksiomon al la jena, do oni difinas la koncepton de duonrimana metriko.
Rimana sternaĵo estas orda paro de glata sternaĵo kaj rimana metriko sur ĝi. Duonrimana sternaĵo estas orda paro de glata sternaĵo kaj duonrimana metriko .
Ĉiu koneksa rimana sternaĵo estas metrika spaco, kies metriko estas la jena. Se , kaj estas glata kurbo inter la du,
do la longo de estas la jena integralo.
La distanco inter du punktoj estas la infimo de la longoj de la glataj kurboj inter la du punktoj. La distanco-funkcio plenumas la aksiomojn de metrika funkcio.
La rimana sternaĵo nomiĝas laŭ la germana matematikisto Bernhard Riemann (Esperante Rimano), kiu studis tiun specon de sternaĵo kiel ĝeneraligon de la strukturo de Eŭklida spaco.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.