Rize

From Wikipedia, the free encyclopedia

Rize
Remove ads

Rize (greke Ρίζα, Riza, signifas "deklivo, montoflanko", kartvele რიზე, armene Ռիզե) estas urbo en nordorienta Turkio. Ĝi estas administra centro de la provinco Rize. La malnova urbonomo estas Rhizaeum.

Thumb
Rapidaj faktoj

La urbo situas sur arbara monta flanko kaj etendiĝas ĝis la maro. La klimato estas milda, la plantaro estas abunda. La urbo Trabzon situas 66 km okcidente, Hopa 88 km oriente (proksime al la armena limo), Erzurum sude.

Ĉefa branĉo de la loka ekonomio estas la kultivado de teo, kiun oni prilaboras en la urbo. La kultivado de tearbustoj estis enkondukita en la 1940-aj jaroj, en 1958 oni fondis esploran instituton por evoluigi tion. Oni kultivas tie ankaŭ kivion. Alia grava ekonomia branĉo de Rize estas la fiŝkaptado.

Remove ads

Vivis en la urbo

  • Mesut Yılmaz, iama ĉefministro de Turkio
  • Recep Tayyip Erdoğan, nuna ĉefministro, plenkreskis en Rize
  • patro de Tarkan devenas el Rize

Nombroj de loĝantoj

Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads