Robajo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Robajo[1] aŭ robaio[2] (perse رُباعی, robāi, plurale: perse رُباعیات, robāyāt) estas persa kvarlinia fiksforma poemo.

Priskribo
La persa metriko estas kalkulata per longo de silaboj (alie ol Esperanto, kies metriko estas kalkulata per akcentoj). Silabo povas esti mallonga, longa, aŭ trolonga.
- Mallonga silabo havas mallongan vokalon (a, e, o) sen fina konsonanto (krom fina n).
- Longa silabo havas longan vokalon (ā, ī, ū) sen fina konsonanto, aŭ mallongan vokalon kun unu fina konsonanto.
- Trolonga silabo havas longan vokalon (ā, ī, ū) kun fina konsonanto, aŭ mallongan vokalon kun pluraj finaj konsonantoj.
La robajo estas poemo de kvar versoj, kiuj estas rimitaj laŭ la skemo AABA aŭ AAAA. La metro plej ofte uzata en robajo estas jene:
- −/−⏑⏑−/⏑−⏑−/−⏑⏑−
en kiu “−” signifas longan silabon kaj ⏑ mallongan. Alivorte, krom la unua longa silabo, la verso konsistas el kvar piedoj, po du longaj kaj du mallongaj silaboj en piedo.
Trolonga silabo povas anstataŭigi paron de longa silabo kaj mallonga silabo, en piedo. Ĉe la fino de la verso, ĉiu silabo, ĉu teorie mallonga, longa, aŭ trolonga, estas kalkulata kiel longa.
Remove ads
Ekzemplo
Jen ekzemplo de robajo, el la poemaro Poemaro de Ŝams de Tabrizo (perse دیوانِ شَمسِ تَبریزی, Dīvan-e Ŝams-e Tabrīzī) far Ĝalal-ed-din Mohammad Rumi:
Alia ekzemplo, atribuita al Omar Ĥajam (el Manuskripto Ouseley 140 en Biblioteko Bodleian):
ٰEn la metroj, la longa streko “—” signifas longegan silabon (kun kaj longa vokalo kaj fina konsonanto), kiu povas anstataŭigi “−⏑” (paron de longa silabo kaj mallonga silabo). Ĉe la fino de la verso, trolonga silabo povas anstataŭigi simplan longan silabon.
Remove ads
Famaj robajistoj
La plej konata verkisto de tiu genro estas Omar Kajam. Liaj poemoj fariĝis konataj en Eŭropo per la traduko respektive transkonduko de la angla klerulo kaj poeto Edward Fitzgerald nome Robajoj de Omar Ĥajam. En Esperanton enkondukis ilin Gaston Waringhien.
La formo de robajo estis uzata ankaŭ de aliaj klasikaj persaj poetoj.
Referencoj
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads