Rolludo
ludo, laŭ kiu ludantoj aktoras kiel fikciuloj From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Remove ads
Rolludo aŭ rola ludo estas ludo en kiu ĉiu partoprenanto ludas rolon (ofte heroan) kun la celo improvizi amuzan historion kune. La unua sukcesa kaj influa tia tabulludo estis la anglalingva surtabla rolludo Dungeons and Dragons (Drakoj kaj Galerioj) aŭ D&D, kreita en Usono en la 1970-aj jaroj. Rolludoj ofte temas pri magio aŭ sciencfikcio, sed povas temi pri milito, hororo, spionoj, ktp. Tradicie ili havas iom komplikajn regularojn. Ludestroj povas akiri jamverkitajn aventurojn por prezenti al siaj ludantoj, aŭ krei proprajn.
La ĝenerala formo de tiuj ludoj kunigas du malsamajn tipojn de ludantoj:
- la ludestro
- la ludantoj
Ekzistas diversaj specoj de rolludoj:
- Surtabla rolludo
- Duonreala rolludo
- Interreta rolludo
- Solaludanto-aventuro
Helpe de antaŭdifinita historio, la ludestro gvidas la aliajn ludantojn tra la historio, ofte uzante ĵetkubojn aŭ aliajn lotecajn ilojn por decidi ĉu iliaj agoj sukcesas aŭ ne.
Remove ads
Historio de rolludoj
Antaŭ la 19-a jarcento, prusiaj militistoj uzis militludojn konatajn kiel "Kriegsspiel" (militludo en la germana) por simuli batalojn. Tiaj ludoj, kiuj uzis figuretojn kaj estis gvidataj de reguloj, funkciis ankaŭ kiel distraĵo. En 1913, la konata verkisto H.G. Wells inventis la ludon "Little Wars", proponante aron da reguloj por ludi etajn batalojn. En 1971, Gary Gygax kaj Jeff Perren kreis ludon nomatan "Chainmail", kiu ebligis simuladon de bataloj en fantaziaj kuntekstoj. Sed la nura simulado de bataloj ne sufiĉis por plene esplori aventurojn en fantaziaj mondoj, kiel tiuj kreitaj de Tolkien en "La Mastro de l' Ringoj".
La sekva paŝo al la moderna rolludo tuj aperis. En 1974 Gary Gygax kaj Dave Arneson lanĉis "Dungeons & Dragons" ("Drakoj kaj Galerioj"), la unuan komercan rolludon. Ĉi tiu ludo starigis la fundamentojn de la modernaj rolludoj, inkluzive de rolo por ludestro, neludantaj roluloj kaj ludantoj agantaj laŭ statistikoj prezentitaj en rolulformularoj. Tiu ĉi aliro proponis novan manieron por sperti rakontojn: anstataŭ nur legi pri heroaĵoj, ludantoj mem fariĝis la herooj de siaj propraj aventuroj.
Ekde tiam, la evoluo de rolludoj progresis rapide, kaj centoj da ludsistemoj aperis. Per rolludo, oni povas esplori ne nur subterajn galeriojn kaj batali kontraŭ vivantaj skeletoj, sed oni ankaŭ povas roli kiel detektivo solvante misterojn, kiel kosmoheroo, aŭ kiel iu ajn imagita ulo. La stiloj de rolludoj estas diversaj, variante de la plej fantastaj ĝis plej realismaj.
Remove ads
Rolludoj en esperantujo
Roludo aŭ teatraĵo estas kutima instruilo delonge uzita en Esperanto. En "La laŭta vekhorloĝo" de Stefan MacGill, oni povas legi priskribon pri tipa instrua rolludo. "Rolludo estas speco de teatraĵeto. Sed ne ekzistas skribita teksto. Ni donas al vi la scenejon kaj la situacion. Ni ankaŭ donas al la aktoroj instrukciojn pri siaj roloj. Ĉiu devas aktori en la sceno laŭ siaj instrukcioj [...]"
La rolludo: "Energia Dilemo en Frivolando", kiu aperis en la numero 76 de la revuo "Juna Amiko" en 1996, estas bona ekzemplo. En tiu rolludo, dek ludantoj rolas kiel ministroj diskutantaj pri la avantaĝoj kaj la malavantaĝoj de diversaj energifontoj. Tiaj ludoj pli similas al teatra sceno ol al "Drakoj kaj Galerioj". Pro tio, ni uzas la esprimon "surtabla rolludo" (tiuj kun ludestro, rolulformularoj, ĵetkuboj, ktp), por diferencigi ĝin de rolludo, kiu estas instrua teatraĵo.
Tamen, esperantlingvaj surtablaj rolludoj ekzistas, danke al tradukaĵoj. Ekzemple, la malgranda sistemo "Risus", kiu estis tradukita de C. Gledhill. Ankaŭ pli kompleksaj ludoj estas haveblaj en Esperanto, inter ili "Pathfinder", konata kiel "Vojtrovanto" post la traduko farita de Matthias von Laer, kaj "Open Legend", alportita al esperantistoj kiel "Malferma Legendo" de Tim Rice.
Krome, estas aliaj adaptaĵoj kiel "Danĝerejoj", bazita sur "Mazemorritas". Bedaŭrinde, ni ne trovis surtablan rolludon originale verkitan en Esperanto. Tio instigis nin krei propran ludon en Esperanto. Ĉio en ĝi estis pensita ene de esperantujo por esperantujo, eĉ la ludsistemo. Tiel naskiĝis Tempogardistoj de Esperantujo!


Remove ads
Vidu ankaŭ
- Rola ludado, la baza sociologia, pedagogia kaj psikologia koncepto
- Interaga fikcio
- Cantr II
- Dragonlance
- Margaret Weis
- Risus - la "Ĉiuspeca Rolludo"
- Tempogardistoj
- Tracy Hickman
- Usenet
- MUD
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads